☭ Komunismo ☭

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bolŝevismo)
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


☭ Komunismo ☭
☭ Komunismo Leninismo ☭
Marxismo, Maoismo, Socialismo

Hammer and sickle.svg.png
Simbolo
Devizo: "Tradukistoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!"
Dioj Karlo Markso; Frederiko la granda
Sanktuloj Lenino; Stalino;Mao Zedong; Hoa Ĉimino ("Onklo Ho"); Fidela Kastro ("La maksimuma Ĉefo")
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Ĉina lingveto; antaŭe la Rusa
Nuna Papo Xi Jinping
Profetoj Antonio Gramsci; Alexei Leontiev;
Herezuloj Eduard Bernstein; Jean Jaurès; Lev Trockij; Imre Nagy; Władysław Gomułka; Nikita Ĥruŝĉjov; Miĥail Gorbaĉov
Martiroj Che Guevara ; Roza Luksemburg;
Sanktaj libroj La Kapitalo; Komunista Manifesto
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

""Sanguis martyrum semen communistorum est." - "Sango de martiroj estas spermo de komunistoj""

~ Tertuliano .

"Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado"

~ Trockij

"Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas"

~ Zamenhof pri komunistoj

"Nia patro estas komunismo. ĉiuj ni estas ĝiaj idoj"

~ Idisto pri komunismo

"Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras"

~ Zamenhof pri komunismo

"komunista partio: partio de la komunistoj"

~ Antonio Vergara pri komunismo

"Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando"

~ sovetano pri komunismo

"Socialismo estas opio de studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"

~ Markso pri socialismo

"Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin, kaj en infero kie oni jam havas ĝin."

~ Ronald Reagan pri socialismo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

☭ Komunismo ☭ estas stranga religio kreita en Mezepoko de Karlo Markso kaj divastigita de ruza misiisto Lemingo.

En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo, Markso metis tiujn principon en la sankta Libro ☭ "Das Kapital" ☭ ("La Ĉefurbo"). En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la finon de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.

Tutmondaj verduloj unuiĝu!

☭ Historio ☭[redakti]

Tute rilata bildo
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de komunismo.

Komunismo evidente estas tre malnova nocio, jam ekzistis la vorto ☭ komunismo ☭ en epoko de Platono, sed antaŭ Markso, neniu plene komprenis la komunismon kaj ĝi estas obskura aro de mistikaj nocioj. La ☭ Manifesto de la Komunista Partio ☭ redaktita de Karl Marx por la Ligo de Legendoj estas la historie baza dokumento por komunistoj.

☭ Ido ☭[redakti]

Dum la yari 1920 existis revuo editita da komunistaj Idistoi kae titulizita : "Revuo Internaciona".

Baza kritiko[redakti]

4020709.603809ed.240.jpg

Socialismo estas malbona, ĉar ĝi devigas al homoj donaci monon al malriĉuloj -- oni lasu al donacemajn individuoj propravole donaci kaj devigu neniun.

Komunisma loĝado[redakti]

— Nun mi havas bonan loĝejon. Mi devas nenion pagi por ̧ĝi.

— Nenion, kamarado? Kiel tio povas esti?

— Nu, mia dommastrino diris, ke mi tiel sentu min en ŝia domo, kiel hejme. Sed çiu scias, ke hejme oni ne pagas por la loĝado

☭ Ritoj kaj kredoj ☭[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komunismaj ritoj kaj kredoj.
280.png

La komunismo estas la forigo de homekspluatado. Vi ne povas nomi komunismo praktikon fremdan al tiu difino. La "Nigra Libro de la Komunismo" en unu kilogramo da papero neniel montris, kaj ne provis montri, ke la forigo de homekspluatado _en praktiko_ kaŭzis la morton de _unu_ persono.

☭ Komunismo en la naturo ☭[redakti]

- Mi timas, ke nia nova kato estas komunisto.

- Kial?

- Ĉar li ripete diras, "Maŭ."

Florado[redakti]

Ekzistis tro da malliberaj socioj kun komunisma reĝimo. Ekzistis tro da malliberaj socioj kie la komunismo floris. Ekzistis -k en Kubo k N. Koreio ankorau ekzistas - komunismaj socioj tute malliberaj kie la homoj ne havas sufiĉe da mono.

Marksisma vidpunkto pri koloniismo[redakti]

Marksismo rigardas koloniismon kiel formo de kapitalismo, substrekante espluatadon kaj socian ŝanĝon. Marx pensis, ke funkciante ene de la tutmonda kapitalisma sistemo, koloniismo estas proksime asocia kun malegala disvolviĝo. Ĝi estas "ilo de absoluta detruado, dependeco kaj laŭsistema espluatado produktanta misajn ekonomiojn, socio-psikologian misorientadon, amasan malriĉon kaj novkolonian dependecon."[1] Kolonioj estas konstruitaj kiel sistemoj de produktado. La serĉado de krudaj materialoj kaj la nuna serĉado de novaj investadaj oportunoj estas rezulto de inter-kapitalista rivaleco por la kapitala akumulado. Lenino konsideris koloniismon kiel radika kaŭzo de imperiismo, ĉar imperiismo distingiĝas el monopola kapitalismo pere de koloniismo kaj kiel Lyal S. Sunga klarigas: "Vladimir Lenin advokatis forte por la principo de mem-determinado de popoloj en siaj "Tezoj pri la Socialisma Revolucio kaj la Rajto de Nacioj al Mem-Determinado" kiel integra platformo en la programo de socialisma internaciismo" kaj li citas Leninon kiu diris, ke "La rajto de nacioj al mem-determinado implicas eksklusive la rajton al sendependeco en la politika senco, la rajto al libera politika separado el la subpremanta lando. Specife, tiu posrulo por politika demokratio implicas kompletan liberon por agiti por secesio kaj por referendumo pri secesio el la secedanta nacio."[2] Ne rusiaj marksistoj ene de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj poste de Sovetunio, kiel Sultan Galiev kaj Vasil Ŝaĥrai, dume, inter 1918 kaj 1923 kaj post 1929, konsideris la Sovetan Reĝimon renovigitan version de rusia imperiismo kaj koloniismo.

En sia kritiko de koloniismo en Afriko, la gujana historiisto kaj politika aktivulo Walter Rodney asertis:

"La gravo de tiu mallonga periodo de koloniismo kaj de ties negativaj konsekvencoj por Afriko devenas ĉefe el la fakto ke Afriko perdis povon. Povo estas la lasta determinilo en homa societo, baza por rilatoj ene de iu ajn grupo kaj inter grupoj. Ĝi implicas la kapablon defendi proprajn interesojn kaj se necese trudii la propran volon per iu ajn disponebla resurso. Ĉe rilatoj inter popoloj, la afero pri povo determinas manovreblon en negocado, la etendo laŭ kiu unu popolo respektas la interesojn de alia, kaj eventuale la etendo laŭ kiu popolo survivas kiel fizika kaj kultura ento. Kiam unu societo troviĝas devigita rezigni sian povon tute al alia societo pli ol al si eme, tio estas formo de subdisvolviĝo... Dum la jarcentoj de antaŭkolonia komerco, ioma kontrolo super socia politika kaj ekonomia vivo estis retenita en Afriko, spite la malavantaĝa komerco kun eŭropanoj. Tiu malgranda kontrolo super internaj aferoj malaperis sub koloniismo. Koloniismi iris multe pli for ol komerco. Ĝi signifas tendencon al rekta alproprigo fare de eŭropanoj de la sociaj institucioj ene de Afriko. Afrikanoj ne plu konstruis indiĝenajn kulturajn celojn kaj standardojn, kaj perdis kompletan regadon por trejnado de junaj membroj de la socio. Tiuj estis sendube ĉefaj paŝoj malantaŭen... Koloniismo ne estis simple sistemo de espluatado, sed io kies esenca celo estis repatriigi la profitojn al la tiel nomita 'patrina lando'. El afrika rigardo, tio supreniris al konsista ekspatriigo de la riĉo produktita de la afrikana laboro el afrikaj resursoj. Ĝi signifas la disvolvigon de Eŭropo kiel parto de la sama dialektika procezo per kiu Afriko estis subdisvolvigita."
"Kolonia Afriko falis ene de tiu parto de la internacia kapitalisma ekonomio el kiu oni prenis profiton por nutri la metropolitan sektoron. Kiel jam oni vidis antaŭe, espluatado de tero kaj laboro estas esenca por homa socia antaŭeniro, sed nur por akcepto, ke la produkto disponeblas ene de la areo kie la espluatado okazas."[3]

☭ Lukso ☭[redakti]

Komunista civitano trovas sur la vojo eluzitan dentobroson. Li ̧in levas kaj mirigite rigardas, dirante al sia kamarado:

Kio povas esti tiu strangaîo?

—Verŝajne ia luksa sinamuzilo, kiun eltrovis la super-klaso

Rusia amo.jpg

☭ Demando ☭[redakti]

Komunismo estas sufiĉe bona ideologio; ĉu kaj kiel ĝi povus funkcii praktike estas alia demando.

Usona kontraŭkomunismo[redakti]

Gvaratingvetao de Gvatemalo provis aĉeti armilojn de la kutima fonto (Usono), sed la usona registaro rifuzis permesi tion, ĉar ili opiniis lin komunisto (pro lia deziro naciigi la fervojon de la Nacia Frukta Kompanio -- la solan ligilon inter la pacifika kaj karibea bordoj de Gvatemalo). Poste li turnis sin al Ĉeĥoslovakio, kio, laŭ Usono, _pruvis_ lian komunistecon, kaj fine rezultigis la invadon fare de la armeo de Castillo Armas (sub egido de Usono) kaj la 30-jaran hekatombon en Gvatemalo.

Usona komunismo[redakti]

- Laŭ mi Usono estus la perfekta lando por okazigi komunisman revolucion.

- Ĉu? Kial?

- Ĉar Usono ne povas invadi ĝin.

☭ Poemeto ☭[redakti]

LL-Demo.jpg

Kioskoj, multe da butikoj
Amasas en niaj bazaroj.
En ili agas spekulistoj
Kaj kapitalo ne hazarde.

Diable tedas la reklamo,
Alvokas ĉiujn al Edeno
Sinjoroj - viroj, ankaŭ damoj,
Al sudaj landoj venu, venu!

Ĉu povas veni al Edeno
Doktorojinstruistoj?
Al mizeruloj apartenas
Ne ili nur, sed laboristoj!

De Gorbaĉova la perfido
Florado de Kapitalismo.
Ĝi estas por riĉuloj ido,
Ni kredu al socialismo.

Konstruu novan ni socion,
Sen iuj ajn la plutokratoj.
Ektondru la revolucio,
Pereu fiaj burokratoj!

Aleksandra VERĤOVA

Vidu ankaŭ[redakti]

Post 30 sekundoj oni povas forigi la reklamon, klakante krucon supre dekstre, sed tiu kruco bedaŭrinde ne ĉiam estas tre klare videbla.

Referencoj[redakti]

  • Dokumentoj de Komunismo, SAT, 1923, 132 p. Enhavo: K. Manifesto de Marx kaj Engels; Konstitucio de Ruslanda Soveta Respubliko; Programo de Rusa K. Partio; Manifesto de K. Internacio.
  • La Paŝoj de Jarkvino. Skizoj pri socialismalisma konstruado. Kunmetis N. Potapĉik. 1932, 110 p. „Tro instrua libro por tiu, kiun interesas faktoj kaj ne blindigis ia partia fanatikteco“ (Butin, HDE, 1932, n-ro 22.)
  • Progromo de Komunisma Interracio. El la rusa trad. G. Filipov kaj A. Sissler, 1930, 119 p. „Plej aktuala dokumento de Komintern. Ĝi montras al ni la spritostaton, en kiu troviĝas la anoj de la komunismistaj partioj. La lingvo kelkloke estas tro peza.“ (Jonas, „La Socialismalisto“, 1930, p : 80.)
  • Socialismalismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismalismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismatismo estas ne nur ekomonia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)
K1948-sokol-nov.jpg

Notoj[redakti]

  1. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
  2. Ekflugos ni el sama kajo kun okuloj fiksegitaj al samaj rebriloj Por tiu-ĉi viv' kaj la posta Vin mi amis, mi amas, kaj mi amos.
  3. Ankaŭ ni hejme nomas ilin aŭdiloj, sed nun ŝajnas al mi, ke aŭdiletoj estas eĉ pli trafaj …