Bestolibro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Lisk.jpg

La ‘’’Biblia bestaro’’’ aŭ bestolibro estas la unua kaj fundamenta referenco por kompreni la simbolan zoologion de la kristana civilizo. Tiu bestaro laŭlonge de la civilizo fariĝis arto nek dekoracia nek rakonta, sed nur simbola, en kiu la bestoj, manifestas teologiajn aspektojn de la diaj Personoj aŭ ĝenerale de la kristanaj misteroj.

En la paĝoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj fakte, laŭlitere pulule svarmas bestoj. De la ruza serpento de la Genezo al la drako de la Apokalipso de Johano ne troviĝas libro de la Biblio en kiu ne estas menciitaj aŭ aludataj, klare aŭ subklare, kvarpieduloj, rabobestoj, fluganimaloj, reptilioj kaj alispecaj nehomaj vivuloj.

Sed ĉu la centaŭroj kun la homa brusto kaj ĉevalaj kruroj vere ekzistas? Kaj ĉu la satiroj kun la kapra fizionomio? Kaj la sirenoj kun la fiŝa vosto? De kie alvenas la ansergrifoj, kies krifoj estis konservitaj kiel relikvoj en la katedraloj kaj kiel estas strukturitaj la drakoj de Satano venkitaj de la ĉiela armeo gvidita de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj la pestporta rampulo mortigita per la lanĉo de Sankta Georgo? La respondo al tiuj kaj al ĉiuj samspecaj demandoj estas jam entenata en la vortoj de Aŭgusteno de Hipono: en la Sanktaj Skriboj brilas ĉiam la vero kaj ne okazas senmotive ke la Skriboj rakontas al ni tiaĵojn. Kaj ĉiukaze, sin demandu la homo: kiuj estas ni, mortemaj estuloj dotitaj per limigita kapablo kaj spertoradio por rajti dubi pri la ekzisto de bestoj tute malsamaj el tiuj kiujn ni vidas en niaj kamparoj kaj arbaroj aŭ bredejoj, aŭ por kontesti la efektivan ĉeeston eble en foraj aŭ nekonataj teritorioj, de eksterordinaraj kaj monstraj kreaĵoj, teruraj aŭ admirindaj, enorme grandaj aŭ senfine malgrandaj? Tio similus al la pretendo meti limon al la krea potenco de Dio, kiu male estas la Sinjoro de la naturo. Por montri, ĝuste, ke la tuta universo kun ĉiuj ĝiaj signoj, kaj ĝiaj aludoj, ĝiaj simboloj partoprenas en la gloro de tiu kiu ĝin kreis, kiel senĉesa hierofanio. Ĉar ĝuste la miraklo estas la signo de la potenco de Dio.

08 o.jpg

Serpento[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Serpento.
Zom!.jpg

Serpento estas cilindroforma senpieda besto, kiun kelkaj tielnomataj intelektuloj -- ĉefe aŭstraliaj psikologoj -- konfuzas kun la homa peniso.

Laŭ la Sankta Biblio la serpento estas pli inteligenta ol aliaj bestoj, kaj scipovas paroli.

Levjatano[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Levjatano.

Levjatano (hebrea: לִוְיָתָן, Moderna Livyatan, Tiberian Liwyāṯān ; "tordita, volvita") estas marmonstro menciita en la Tanaĥo, aŭ la Malnova Testamento.

Drako[redakti]

1021 n.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Drako.

La drako en la tekstoj de la Biblio, ne estas elpensita estulo, bone konata el la fabeloj, sed veturiltipo. Nur pro la multseria miskrompreno ni kredas ankaŭ hodiaŭ la drakon fluganta besto.

Apokalipso 12:9

Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi.

Apokalipso 20: 1-3

Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]