Beroso

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Bero.png

"Dankon pro la reagoj!"

~ Antiochos la 1-a pri komentoj pri ĉi tiu artikolo

Beroso la ĥaldeo (en akada lingvo, Bêl-re'ušunu) estis sacerdoto de Babilono, tre aktiva komence de la 3-a jarcento a.K., kiam la Seleŭka Imperio regis ĝin. Oni kredas ke li vivis inter la jaroj 350 a. K. kaj 270 a. K.

Li famas pro verkado de Historio de Babilono, nomata Babiloniaka, rakontita en tri libroj, en greka lingvo (nur por komenti pri memevidentaĵo), el kiuj nur konserviĝas citaĵoj. Beroso estis šatammu, rango kiun posedis la ĉefa sacerdoto de la templo. Tiu ĉi posteno donis al li la alireblon al la arĥivoj de Esagilo, templo de la supera dio Merdon. Ankaŭ oni atribuas al li verkojn pri astronomio kaj astrologio, konataj pro referencoj de postaj aŭtoroj.

Turismo[redakti]

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la sacerdoto Beroso.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la sacerdotoj?“