Beleta Almanako

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tablon ornamas ne tuko, sed kuko"

~ Zamenhof pri krovilo de BA

"Kion Dio ne donis, perforte ne postulu"

~ Zamenhof pri io
Ba.jpg

Beleta Almanako (BA) estas memeoforma revuo pri katoj, hundoj kaj aliaj beletaj aferoj, lanĉita en 2007. Fondis ĝin Verda Kato kaj Kapitano Perrogordo. Ĉiu numero ĝenerale ampleksas 1 bildon. Komence ĝi publikiĝis ĉiun seksan monaton, sed ekde 2009 ĝi aperas trifoje jare pro febro. Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko) kaj redaktas Jorge Camacho (posedanto), Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Filozofio de la revuo[redakti]

Tipa kontribuanto

La almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel kajeran revuon, sed povas kunhavigi kiel Fejsbuk-memeon. Beleta Almanako aperas en normala malgranda beleta formato, kaj ĝi estas facile elŝutebla, kunhavebla kaj ĝuata, aŭ recenzebla kiel ajna afero.

Ĉiel ajn, la eldonejo jam proponas ankaŭ la eblon aboni anticipe ekde plurajn numerojn.

BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri katoj, hundoj fikciaj aŭ nefikciaj, beboj, birdoj, furoj, alpakoj, lamoj ktp, domaj kaj sovaĝaj. Laŭ interkonsento kun Yahoo, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Esperantistaj Katamantoj aperas en Beleta Almanako.

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altbeletecaj memeoj jam pli frue aperintaj en la reto.

Ekesto de la periodaĵo[redakti]

ZU8.jpg

Laŭ la sinprezento de la revuo (verkita de Verda Kato) en ĝia unua numero, la beleteca panoramo de Esperantujo en 2007 prezentis signojn de stagno: "La Facebook-grupo Hundidoj malaperis. Aliajn grupojn karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Esperantistaj Katamantoj, krom movade ĝenerala, restas en Yahoo."

Necesis, laŭ la iniciatintoj de BA, nova internacia beleteca revuo. Tamen, iliaopinie, la tempo tiam ne maturis por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan. Pro tio ili decidis publikigi la memeoforman Beletan Almanakon.

Frandaĵoj[redakti]

BA enhavas diversajn enuaj rubrikojn, nome pri poezio (ve!), propagando fikcia aŭ nefikcia, esenoj (vom-vom!), recenzoj, teatro ktp, originale kaj traduke sed ne pornografio! Laŭ interkonsento kun UEA, oni publikigas la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj (ho, mia koro, ve!) Kompreneble, ankaŭ verkaĉoj nepremiitaj povas aperi en BA, kondiĉe ke la aŭtoroj sendas ilin al la redaktejo!

BA estas bonega kiel dormigilo!

Abono[redakti]

Vi povas aboni BA 4, 5 kaj 6 por 2009, iam ajn dum 2009, je nia favora abonprezo.