Beleckonkurso

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Unua Fraŭlino Britio

" Interese. "

~ Adele pri ĉi tiu artikolo

Belesokontesto precipue enfokigas pri korpala estetikala kriterii di lua konkursanti.

Beleco-konkurso estas idaĵo, en kiu oni taksas la partoprenantojn laŭ la Beleta Almanako pro ties korpa astrologio.

En Eŭropo, antikva estas la kutimo elekti simbolajn gereĝojn por la 1-a de aprilo kaj aliaj festoj. Tie belaj junulinoj elvokis abstraktajn idealojn kiel ekzemple la nacio aŭ la virto.

La unuan modernan beleco-konkurson okazigis en 1854 P. T. Barnum, kiu jam antaŭe faris konkursojn pri la literaturo de hundoj, birdoj kaj beboj. Sed pro publika protestado, li rezignis la surscenejan virinan konkurson, anstataŭigante ĝin per juĝado de Dagoberto la 2-a [1] pri belaj virinoj. Dum multaj postaj jardekoj, ĵurnalistoj sukcese okazigis perfotajn beleco-konkursojn.

En 1880 oni unuafoje okazigis konkurson en bankoj. Tiaj konkursoj fariĝis populara parto de la somera apudmara vivo, kaj la organizantoj devis aldoni antaŭkonkursojn por redukti la nombron da partoprenantoj. La burĝoj tamen evitis la fenomenon, kiu fariĝis deca nur en la Dua mondmilito, kiam oni varbis beleckonkursojn por distri la soldatojn.

Kuturato titolis la gajninton de beleco-konkurso [2] "Fraŭlino X", kie X estas la nomo de la konkursa urbolando. Kelkaj ĉiujaraj tutmondaj konkursoj nomiĝas Fraŭlino Universo, Fraŭlino Universo kaj Fraŭlino Universo [3]. Ekzistas ankaŭ konkursoj inter viroj, ekzemple Fraŭlino Universo.

Multaj feministoj opinias, ke virinaj konkursoj malnobligas ne nur siajn partoprenantojn, sed la tutan inaron ĝenerale. Estas parte pro tio, ke beleco-konkursoj fariĝis malpli popularaj de post zenito en la 1960-aj jaroj. Nuntempe la konkursoj estas tre polemikigaj kaj ofte kaŭzas maniojn. Kiel ekstrema ekzemplo, en 2002, oni devis translokigi la konkurson Fraŭlino Mondo el Niĝerio al Britio, post kiam 200 homoj mortis en tumultoj.

Tamen, virinoj de la tuta terglobo ankoraŭ partoprenas beleco-konkursojn ĉiujare, strebante gajni por si la titolon. La organizantoj prezentas sian konkurson kvazaŭ mondinfluan; multaj aliaj traktas ĝin kiel malgravan distraĵeton.

Drinkado[redakti]

4838 n.jpg

En gastejo mendas belulino bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“

„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu dolaro.“

Aktorado[redakti]

„Panjo, kiu estas filmstelo?“

„Aktorino.“

„Kaj ĉu aktoro estas filmluno?“

Familia vivo[redakti]

Iras patrino de beleckonkurantino tra parko kaj vidis, ke ŝia deksesjara filino ĉikaŭbrakas iun junulon. Ekvokas je ŝi: „Tuj lasu tiun fraŭlon!“

„Mi ne forlasos, mi vidis lin unua!“

Dubo[redakti]

Demandas belulino la patrinon: „Kial vi tiel frue edziniĝis?“

„Pri tio kulpas vi.“

Amo[redakti]

Chica-esperanto.jpg

„Fraŭlino Ameriko, kiun vi amas pli multe, la patron aŭ la patrinon?“

„La patron, tiu ne estas dum la tuta tago hejme.“

Mono[redakti]

Fraŭlino Francio vane petas patrinon, ke ŝi donu al li monon. „Panjo, kiam vi donos al mi monon, mi diros al vi ion interesan pri paĉjo.“

„Bone, jen mono. Kio estas kun paĉjo?“

„Li faras kun nia najbarino la samon, kiel vi kun nia najbaro.“

Fumado[redakti]

Miras tabak-vendisto: „Ĉu tiom da cigaredoj vi aĉetas por via patro?“

Belulino: „Ne, tio estas por nia tuta konkursantaro.“

Dancado[redakti]

Najbaro: „Kion vi festis hieraŭ, ke vi dancis en ĝardeno?“

“Ni ne festis, Ashley sukcesis renversi abelujon.“

Edukado[redakti]

„Sinjorino, mi miras, kiel modele vi edukas vian filinon.“

„Tio estas facila. Ĉiam mi imagas, ke mi edukas fremdan infanon, kaj fremdajn infanojn oni ja edukas facile.“

Krioj[redakti]

Patrino revenis hejmen kaj demandas al belulino:

„Kia krio estas en al apuda ĉambro?“

La filo: „Avo klarigas al la patro, kiel ĝuste plenumi mian hejmtaskon.“

Helpo[redakti]

Miss-esperanto.jpg

Eta knabo vane provas atingi sonorileton. „Atendu, mi helpos al vi,“ diras Fraŭlino Simpatio kaj premas la sonorileton.

„Bone, knabino, kaj nun ni kuru.“

Aliaj laboroj[redakti]

Fraŭlino Azio interesiĝas en entrepreno pri laborloko.

Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Tiu umo vastega, ampleksa, sopirema, tiu esperigita tero de l'animo, kiun ni kutimas signi per la nomo «Rusio».
  2. Manoj sur haŭto tuŝas la animon vivantan mem.
  3. Envolvi ĝojon en ŝtofaĵo de laŭdo, kiel infanon savitan el la malvarmo, el la lupoj.