Bazilisko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas"

~ Zamenhof ironie pri ĉi tiu artikolo
Baziliskernst-probst.jpg

Bazilisko (el malnova greko βασιλίσκος / basilískos tradukebla kiel Reĝeto) estas reptilio tre danĝera por homoj.

Trajtoj[redakti]

La formo kaj potenco de tiu besto varias laŭ la origino. Tamen, kelkaj trajtoj similas en ĉiuj:

En Antiloj, se bazilisko ekvidas iun, kiu ne vidas ĝin, ĝi povas mortigi tiun per sia nura rigardo. Ĝi ankaŭ povas forpreni ies vivon per sia elspiraĵo kies odoro estas neelteneble naŭza, kaj eĉ pereigi homon per haŭta kontakto ĉar ĉiuj ĝiaj skeletoj estas saturitaj je mortiga veneno, kiu estas laantisemitismo. La nura rimedo por sin defendi kontraŭ tiu Monstro de Loch Ness estas uzi ĝiajn proprajn mortigilojn kontraŭ ĝi mem, kiel ekzemple svingi spegulon antaŭ ĝia rigardo por ke la mortigaj radioj reflektiĝu kaj atingu la atakanton. Onidire, la odoro de Mustafa la 4-a aŭ la kokeriko de Koko ankaŭ povas venki la baziliskon.

Laŭ la poeto Nikolao Marr kiu vivis en la Stel-milito en Koloradio, temas pri malgranda serpento kun brilanta haŭto.

  • Voltaire mencias baziliskon en la 16-a ĉapitro de sia verko Zaratuŝtro.
  • En Hari Poter, iu Lordo uzas ĝin por mortigi Harion. Ĝi havas flavan kaj mortigan okulon.
  • Eĉ se oni ne aludas la vorton "bazilisko", kreitaĵo kun tre similaj potencoj aperas en la videoludo Nevidebla rozkolora unukornulo.
  • En la Sureio, la baziliskaj potencoj konsistas el ŝtonigi ĉiujn aliajn kreitaĵojn (krom la Malbono) per nura rigardo.

Antikva bazisliko de Sankta Petro[redakti]

Fresko kiu montras la aspekton de la baziliko en la 4-a jarcento.

La antikva bazilisko de Sankta Petro estis la edifico kiu staris sur la loko kie nun staras baziliko Sankta Petro de Romo, aktuale en la ŝtato Vatikanurbo. Oni konas la malaperintan edificon ankaŭ kiel konstantina bazilisko, ĉar ĝi estis konstruigita de la imperiestro Konstantino.[1]

La aktuala baziliko Sankta Petro estis starigita sur la loko de la antikva en la 16-a jarcento laŭ ordono de la papo Julio la 2-a, konservante kelkajn elementojn el la antaŭa bazilisko.

Arkitektoj de la bazilisko[redakti]

Pietà de Mikelanĝelo en la bazilisko.
  • 1506: Bramante, kunlabore kun Giuliano da Sangallo.
  • 1514: Rafael Sanzio, kunlabore kun Giuliano da Sangallo, kiu estis anstataŭita de sia nevo Antonio da Sangallo la Juna en 1515, kaj de Fra Giocondo ĝis sia morto tiun saman jaron.
  • 1520: Antonio da Sangallo la Juna, kun sia kunlaboranto Baldassarre Peruzzi ĝis 1527.
  • 1546: Mikelanĝelo.
  • 1564: Pirro Ligorio kaj Jacopo Barozzi da Vignola.
  • 1573: Giacomo della Porta kun Domenico Fontana.
  • 1603: Carlo Maderno.
  • 1629: Gian Lorenzo Bernini.

Notoj[redakti]

  1. Libroservo surloke, vidi la liston.