Atento

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Por malfrua gasto restas nur osto"

~ Zamenhof

"Tio ŝajnas esti interesa historio"

~ Komitatano

"Kiu multe parolas havas nenion por diri!"

~ Atentulo
Atentigeto.png

Mi timas ke mi suferas pro plenkreskula atento-nesufiĉa sindromo.

Kio estas tio?

Estas kiam plenkreskulo spertas infanecajn simptomojn, estante nekapabla koncentri la atenton je unu afero dum certa periodo.

Ĝuste tiam preterpasas virino tenante hundidon.

Ho, vidu la beletan hundideton!

Virino foriras, kaj ulo daŭrigas: Mi timas ke mi suferas pro plenkreskula atento-nesufiĉa sindromo.

Kio estas tio?

Malatento[redakti]

Edzino vizitas sian edzon en malliberejo:

- La advokato diris, ke kondamnos vin minimume por dudek jaroj. Vi devas nepre eskapi. Ĉu vi trovis la fajlilon en la panbulo?

- Jes, oni operacios min morgaŭ.