Arbo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn."

~ Morteza Mirbaghian pri arbo
Arbo Easyprint.jpg

"Arbo krakanta venton ne timas"

~ Zamenhof pri arbo

"Altan arbon batas la fulmo"

~ Denove Zamenhof!

"Pri kio tiu arbo estis akuzita? Ne estas ĝia kulpo esti plantita omaĝe al la plej granda krimulo en la mondo kaj plej granda malamiko de Pollando"

~ Kazimierz Polak pri nazia arbo

"Gramatikistoj estas tiel inteligentaj, ke ili ne plu vidas arbon pro tiom da arbaro"

~ Hans-Georg Kaiser pri arboj

"Vi devas kompreni ke en Usono, preskaŭ ĉiuj jam havis la grandan inventaĵon"

~ Cindy McKee pri arbo

Arbo (Asocio de Reguligaj Burooj de Optometrio) estas stranga besto, kiu vivas en Aŭstralio, sed pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Arbo tre similas al koralo, sed vivas surtere. Ekzistas belaj ruĝaj kaj nigraj arboj el kiuj oni faras ornamaĵojn.

SenegalBaobab.jpg

La plej granda arbo de ĉiuj tempoj estis aŭstralia eŭkalipto. En 1872 registris altecon de 132 m.

En Esperanto oni formas nomon de frukto-arbo uzante la sufikson -uj-: pirujo, pomujo, francujo, anglujo,ktp. Pino, tilio, kverko, platano, pomujo, ĉerizujo estas arboj, sed grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno; arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn; orientita arbo ne nepre havas radikon.

5392.jpg

La terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio); oni apartigas orientitajn, ordajn arbojn; senradika arbo (kiu iĝas se iun ĝian verticon oni deklaras radiko), radikhava arbo (proprasenca arbo kontraste al senradika); ktp.

La gejaj arboj povas sin mem fekundigi dum je la disseksaj poleno devas esti transportata de malina al ina arboj.

Boticario arbo.jpg

Konsilo al komencantaj ĝardenistoj[redakti]

Logotipo.png

"Necesas planti arbojn tiel, ke verdaj partoj estu supre".

Figarbo[redakti]

(Mateo 24, 32-35) "32 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; 33 tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. 34 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos."

La parabolo elvenas ankaŭ el Marko 13,28-29.

la sterila figarbo[redakti]

(Luko 13,6-9) “6 Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis. 7 Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron? 8 Sed li responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; 9 kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.”

Malbeno de la figarbo[redakti]

Malbeno de la figarbo estas unu el mirakloj de Jesuo Kristo en la evangelioj, en Marko 11:12-14 kaj Mateo 21:18-22.

Laŭ la Evangelio:

Kaj la morgaûan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ̧ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.

En la Evangelio laŭ Mateo la figarbo tuj velkas, kaj en la Evangelio laŭ Marko (11:20-24), la arbo estis velka en la venonta tago.

Tradicia kristana ekzegezo koncerne tiujn klarigojn inkludas aserton de la Dieco de Jesuo per montrado de lia aŭtoritato super la naturo. Tradiciaj reformitaj meditemaj ŝtatoj ke tiu okazaĵo estis signo donita de Jesuo de la fino de la ekskluziva pakto inter Dio kaj la judoj. Sub tia interpreto, la arbo estas metaforo por la juda nacio t.e. ĝi havis la kontaktiĝeman aspekton de dia grandiozeco (la folioj), sed ĝi nenenion produktis por la gloro de Dio (la manko de frukto). Tiu interpreto estas ligita al la parabolo de la dezerta figarbo.

Ombro[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Patro sendis filion kolekti pomojn en la ĝardeno. Post horo, li iras en la ĝardenon, kaj tie trovas filion dormantan sub la pomarbo.

"Sentaugulo!" li riproĉe vekas sian filon. "Vi ne indas ke la suno brilas sur vin!"

Knabo flegme replikas: "Sed ĝuste tial mi kuŝas en la ombro!"

Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono[redakti]

En la genealogia tradicio de la Biblio, Arbo de la sciado pri la bono kaj malbono, aŭ simple Arbo de la sciado, estas la arbo de la edena ĝardeno, menciita en la Genezo kune kun la Vivarbo, el kiu kaj per kiu originis la prapeko sekve de la malobeo de la pragepatroj, kiuj manĝis la malpermesitan frukton de tiu arbo.

Arbo de la sciado pentrita de Lucas Cranach la Maljuna.

Iuj religiaj fluoj vidas en tiu arbo vera kaj propra planto; aliaj, male, vidas en la sama arbo simbolon kies interpreto ligiĝas al la signifo donita al la koncepto de origina peko.

La evento estas rakontanta laŭ la dokumenta pensostilo Javista.

Bibliaj kaj koranaj referencoj[redakti]

  • ”Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono (Gn 2, 9)”.

“Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos (Gn 2, 16-17)”.

Sed la serpento diris al la virino: “Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos (Gn 3, 1-7)”.

Adamo kaj Eva manĝis la frukton de la arbo kaj pro tiu ili estis punitaj: la morto. Por reakiri la rajton daŭrigi vivi ili povus manĝi la frukton de la vivarbo; sed Dio diris: “Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne (Gn, 3, 22)”.

Ankaŭ la serpento, laŭ la Torao estis punata: ĝi estis atakita de la lepro pro la ĝia klaĉaĵo kontraŭ Dio: en tiu besto estus signo la haŭtŝanĝo! Se en la serpenton estas simbolata Satano, oni scias ke ankaŭ la anĝeloj ribelaj estis punataj, do ankaŭ Satano.

Laŭ midraŝo, Dio ne rivelis la lokon kie nun prosperas tiu arbo, kies fruktoj tiom altiras, por ne esti devigata bedaŭri.

Certas ke la historio de la arbo de la sciado de bono kaj malbono gastiĝas ankaŭ en la Korano, en kiu aperas Adamao kaj Eva, en surao en kiu Mahomedo decide konsilas resti foren de tiu arbo: “Ho Adamo, loĝu la Paradizon, vi kaj via edzino. Satiĝu je ĝi ĉiuloke kaj ĉiuplezure, sed ne alproksimiĝu al tiu arbo ĉar ĉi-kaze, vi estos inter la malpiuloj”.

Ĉu arbo metafora aŭ fizika?[redakti]

Studuloj aŭ religiaj interpretistoj, aparte judaj, opiniis precipe pri fizika arbo: figarbo, vinbero (laŭ Talmudo), cedro (laŭ rabbi Yehudah), greno… Ĉiu fizika arbo trovis, en la midraŝoj (ĉar tiuj komentoj aperas nur en midraŝoj) de la hebreaj majstroj, siajn vastan argumentanan konsideron.

Inter la [[kristanaj ekzegezistoj ekestis, kaj estis flegata, la interpreto de Sankta Aŭgusteno de Hipono laŭ kiu la arbo havas funkcion metaforan ĉiam pli similan al tiu de la Nova Jerusalemo kiu kontentigis la kristanan teologion.

Scii pri la Bono kaj malbono[redakti]

La propozicio "sciado pri la bono kaj malbono" estas kompleksa esprimo, kies senco estas komprenenda je la lumo de aliaj teksoj de la Malnova Testamento. Por ĝin kompreni necesas konsideri ke en la biblia lingvaĵo "scii" ne estas simple la inteligenta aktiveco, sed temas pri “sperteca" sciado kiu kuntrenas la tutan ekziston de la homo. Ankaŭ la geedzega seksrilato estas "scio”. (Gn 4 1-25). En la prisaĝa literaturo scio superas la nivelo de la nocio pri al aĵoj kaj etendiĝas al ilia valoro. La multon de signifoj oni vidu en Gen 24, 5o; 31, 24.29; 2Sam 13,22.

Graveco de la kulpo[redakti]

La graveco ne situas en la materia malobeo sed en la intenco fariĝi kiel Dio kaj sendependigi el Li, kaj ankaŭ en la akcepto de la bubo pri la dia sincereco. La peko estas tiom pli grava kiom pli klara estas la libera volo kaj la ilumino por rezisti al la tento. La unua homa paro ĉion tion havis ekde la unua momento de la eniriĝo en la mondo. Laŭ la Patroj de la Eklezio kaj la plej granda parto de kristanaj teologoj, Adamo profunde komprenis la malbonon kiun estis plenuminta, spite de la kelkejuda midraŝo kiu atribuis al Adamo la scion nur pri duono de la Torao.[1]

Malfrua interpreto pri la arbo de sciado: pomo[redakti]

En la okcidenta eŭropa kulturo, precipe ekde la Mezepoko, la arbo de la sciado estis legita, precipe popolnivele, kiel pomo de kulturpomo. Tiu identigo eble naskiĝis el la alegoria legado de la bibia teksto: en la latina lingvo la sama vorto malum, povas referenci jen al la "pomarbo" jen al la "malbono": pro tio facilis la identigo.[2]

Arbo de sciado en aliaj kulturoj kaj religioj[redakti]

Esploristoj trova similaĵon kun tiu arbo en la tamila poemo "Tala Vilasam", kie estas rakonta la legendo de arbo “Palmyra palmo” = Borassus flabellifer

Marmora reliefo de Lorenzo Maitani en la katedralo de Orvieto (Italio).

Hispana arbo[redakti]

Arbo estas municipo en Hispanio, kie okazas festo de lampreo.

Curu.jpg

Politiko[redakti]

Arbo Easyprint.jpg

Foje arbo estis Konsilia prezidanto de Francio de la 29-a de julio 1929 ĝis la 22-a de oktobro 1929.

Medicino[redakti]

El ŝelo de junaj branĉetoj oni akiras preparaĵon, kiu plibonigas sangcirkuladon kuraĝigante Metanon. Arboŝelo estas uzata dum produktado de medikamentoj, uzataj ĉe malsaniĝo de vejnoj. Teo el kaŝtano (floro) deakvigas kaj fortigas ĉelaron.

Rakonto[redakti]

SekienYukionna.jpg

Estintis unu fojo arbarviro, viro de la arbaro, kaj tiu arbarviro hakontintis arbarojn pro laboro La arbarvirlaboro, la laboro de la viro de la arbaro, ne estis haki iujn arbojn, sed specife arbaranojn, arboj de la arbaro en kie la arbarviro faris lian arbarvirlaboron, ĉar tiuj arboj kreskis tre rapide kaj malfaris la arbarmarŝojn, la marŝoj en la arbaro.

La arbarviredzino, la edzino de la viro de la arbaro, sciis ke ilin bezonis pli moneron, sed ŝia edzo nur hakus la arbon en la marŝoj. Do, ŝi plantis pli arbojn en la marŝoj, kaj tiu marŝarbaranaro, la aro de la arbaranoj sur la marŝoj, baldaŭ kreskis

Sed tiuj marŝarbaranaranoj, la arboj ke anis en la aro de la arboj ke anis en la arbaro rezultis esti tro multaj, do pli arbarviro bezoniĝis, kaj la tutaj arbarviredzinojn havis la saman ideon de planti plu marsarbaranaranojn, kreantis tiel marsarbaranaranarojn, besoniĝante pli arbarvirojn, kaj iliaj edzinoj havis la saman ideon, ĝis la granda arbaranaranaranaro kovris la tutan mondon

Danĝero[redakti]

Filo vizitas sian patron en vilaĝo, kaj ili kune iras en la arbaron por haki arbon. Dum la laboro, subite diras la filo:
- Do, adiaŭ, paĉjo!
- Kial? Ĉu vi jam foriras, mia filo?

- Ne. Sed la arbo kliniĝas en vian direkton...

2778785069 a84b964301.jpg

Medioprotekto[redakti]

"Savu la arbojn — mortigu la kastorojn"...

Biblio[redakti]

Mateo 7:17-27

Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.

Korekto[redakti]

Juna fraŭlino: "Ho, S-ro profesoro! Kion povus rakonti tiu ĉi maljuna kverko, se ĝi povus paroli?!"
Profesoro: "Ĝi dirus: pardonu min, mia fraŭlino, mi ne estas kverko, sed tilio."

Malebleco[redakti]

  • Kio estas blanka kaj ne povas grimpi sur arboj?
  • Fridujo.

La tuberhava arbo[redakti]

Zom!.jpg

Majstro Kio de la vilaĝeta sudo migris inter la montetoj de Sango. Jen li vidis arbon, kiu estis pli granda ol ĉiuj aliaj. Mil ĉaroj en lia ombro estus trovinta lokon.

La majstro parolis: „kia arbo tio estas! Tiu estas certe tute simbolas Naziismon.“

Li rigardis supren, jen li rimarkis, ke ĝiaj branĉoj de Islamo estas kurbigitaj kaj tuberhavaj, tiel, ke oni ne povus tranĉi trabantojn el ili. Li rigardis malsupren kaj rimarkis, ke liaj grandaj radikoj etendiĝis al ĉiuj flankoj, tiel, ke oni ne povus fari ĉefpaĝojn el ili. Se oni lekis je unu el ĝiaj folkloroj, jen oni ekhavis fortan akran guston en la buŝo; se oni flaris je ĝi, oni estis kvazaŭ ebriigita dum tri tagoj.

Majstro Kio parolis: „Tio estas efektive arbo, el kiu oni povas fari nenion. Per tio ĝi atingis sian grandon. Ho, tio estas la kaŭzo, kial la homo de la spirito estas neuzebla por la vivo.“

Idisto kaj arbo[redakti]

Idisto sendis letron al Germana arboro informante al ghi pri Ido. No, li ne esas fola (qvankam preske), la "Braeutigamseiche" esas l'unika arboro di l' mondo quiu posedas postalan adreson:

Braeutigamseiche Dodauer Forst 23701 Eutin, Germanio.

La qverko esas en la foresto Hundo, proxime ye la Germana vilajho Eutin, kay tage recevas 40 letrojn di l' tota mondo. Lo maxim kurioza esas ke talaj letri ne esas por ulo konkreta e chimaniere irgu ajn povas prenar ilin, lektiar ilin kay se oni deziras portiar ilin heme. Do, li esperas ke chi Germana arboro balde parolos Idon.

Saluton arboralan al ĉiuj idistoj!

Notoj[redakti]

  1. Ĉu Adamo malobeanta bildo de Prometeo kiu defias la diojn? Iuj tion opinas.
  2. Cecilia Gatto Trocchi, Enciclopedia illustrata dei simboli, Gremese, 2004, ISBN=88-8440-325-1, p. 235.