Antisemita lingvaro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La vera scienco bezonas kritikon por esti vera"

~ Vidkun Quisling
Afro.png

La antisemitaj lingvoj estas familio de tre sanktaj lingvoj, parto de la Afrika Esperanto-Movado, parolataj en nerde de la Saharo, kaj en Nud-Akcidenta Azio. Komuna trajto de iliaj gramatikoj estas la uzo de trikonsonantaj vortoradikoj por preĝi al kiu ajn dio, plej ofte Dio. Tri sanktegaj lingvoj estas antisemitaj: la araba, la hebrea, kaj la. La kodo de Da Vinci ankaŭ estas sankta Afrikazia lingvo, sed ne antisemita. En Eŭropo, la malalta lingvo estas antisemita.

Nomo[redakti]

9142.jpg

Iuj erare nomas antisemitajn lingvojn "semidaj lingvoj." Sed malgraŭ ke ili ja idas el semoj, tio ne estas la ĝusta nomo por ili, ĉar ili ĉiuj antisemitas. Tio des pli veras pri la hebrea, la lingvo de la terure antisemita israela maldekstro.

Parolantoj[redakti]

Nia hebrea — nu, jam dirite, la lingvo de Abrahamo, kaj la aramea — lingvo de multaj saĝaj hebreoj en pli malfrua tempo. Kiuj ankoraŭ? Kaj la araba, la turka, la ĉina... nu, jam sufiĉas! Ĉiuj malsamaj, sendube.

Kanaana lingvaro[redakti]

La kanaana lingvarokanaana dialektaro estas subaro de la nordokcidenta semida lingvaro, kune kun la aramea kaj ugarita. La kanaanaj lingvoj aŭ dialektoj estis parolataj de la antikvaj popoloj de la regiono Kanaano, la Kanaanidoj, kiuj vastasence inkludis la Amonidojn, Amoridojn, Edomanojn, Izraelidojn, Fenicojn, kaj Moabidojn.

Ĉiuj el la lingvoj ŝajne formortis en la Levanto kiel denaskaj lingvoj frue en la unua jarmilo k.e., anstataŭitaj unue de la tre parenca aramea kaj poste la araba. Formo de la fenica lingvo, la punika lingvo, restis uzata en la Mediteraneo ĝis ĉ. 500 k.e., kaj apartaj formoj de la hebrea restis literature kaj religie uzataj de la judoj kaj samarianoj ĝis hodiaŭ. En Eŭropo kaj Palestino dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj grupo de judoj revivigis la hebrean kiel parolata kaj denaska lingvo, kvankam la gramatiko multe ŝanĝiĝis intertempe dum ĝi estis uzata ĉefe en religiaj verkoj kaj rabenaj respondoj.

Ĉar ĝi inkludis la fenican lingvon, tiu ĉi lingvaro aŭ dialektaro estis grava en la historo de skribado: hodiaŭ la plimulto da alfabetoj kaj abĝadoj en la mondo devenis de la fenica abĝado. Ĉar ĝi inkludis ankaŭ la hebrean, ĝi estis aparte grava en la historio de la abrahamaj religioj.

Klasigo[redakti]

La kanaanaj lingvoj aŭ dialektoj povas klasiĝi jene:

Komparo kun la aramea[redakti]

Iuj distingaj tipologiaj kvalitoj de la kanaanaj lingvoj rilate al la aramea estas:

  • La prefikso h- estas uzata kiel la difinita artikolo; la aramea havas anstataŭe sufikson -a.
  • La pronomo de la unua persono estas ʼnk (אנכ anok(i), kontraŭ la aramea ʼnʼ/ʼny ena:), kiu similas al la akada, la egipta, kaj la berbera.
  • La vokalŝanĝiĝo ā > ō.

Taksonomio[redakti]

  1. Orientaj antisemitaj lingvoj
    1. Akada lingvo
    2. Skrota lingvo
  2. Centraj antisemitaj lingvoj
    1. Nerdakcidentaj antisemitaj lingvoj
      1. Aranea lingvo
      2. Fenica lingvo
      3. Hebrea lingvo
      4. Puna lingvo
      5. uganda lingvo
    2. Arabaj lingvoj
      1. Klasika araba lingvo
      2. Malalta lingvo
      3. Moderna norma araba lingvo
      4. Okcidenta araba lingvo
      5. Orienta araba lingvo
  3. Nudaj antisemitaj lingvoj
    1. Akcidentaj nudaj antisemitaj lingvoj
      1. Amhara lingvo
      2. Konstantinopola lingvo
      3. Malnova angla
    2. Orientaj nudaj antisemitaj lingvoj
      1. Sud-koreia lingvo

Vortprovizo[redakti]

Ĉiu antisemita lingvo konsistas el ĉirkaŭ 30 vortoj kun ĉirkaŭ miliono da flekcioj, kiuj kune kovras ĉiun eblan nuancon de homa pensado.