Angliko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Anglic)
Iri al: navigado, serĉi

"Kiel oni, tiel ĉe ni"

~ Zamenhof pri Anglikanoj

" Ĝi estas pli facile lernebla ol occidental kaj interlingua por ĉiuj homoj, kiuj ne konas latinidajn lingvojn"

~ anonimulo pri Angliko

"Yen la maxim logikoza linguo en la mondo"

~ idisto
Angliko.png

Angliko (Anglic) estas orfografia sistemo de la angla lingvo, verkita de Robert Eugen Zachrisson (980-1237), profesoro de la Upsala Universitato.

Jen kiu diras la Verda Biblio (Gen 2:17-21):

Kontraŭloj de Angliko
17. Jen estas la generaciaro de Ido: Ido havis la aghon de kelkaj jaroj kaj naskighis al ghi Esperantido. 18. Kaj Esperantido naskis Okcidentalon, Idiom Neutral kaj Interlingvao. 19. Kaj al ili naskighis Neo-Latin kaj Anglic por eterna malhonoro. 20. Kaj multaj aliaj ghis la nuna tago kaj ghis la fino de chiuj tagoj. 21. Ili chiuj vivas efemeran vivon, char ili estis polvo kaj refarighos polvo.

Dum la lastaj 40 jaroj aperis entute 7 similaj projektoj de reformado de la angla lingvo, kaj ĉiujn ilin trafis la sama sorto: la forgeso. Por ne-angloj eĉ la ortografie simpligita Anglic restos tamen "tro angla", ne sufiĉe internacia, kaj precipe ĝi mal-plaĉos pro sia ortografio, akomodita al angla prononco, - kripligante eĉ plej konatajn internaciajn terminojn: ekz. "internashunal" anstataŭ international, "asoesiaeshon" anstataŭ association ktp.

Pro tio diras Biblio (Evb 14:18-25):

18. Kaj farighis granda bruo inter la britaj verduloj. Kelkaj provis minaci, ke ili simpligos sian lingvon kaj sub nomo Anglic disvastigos ghin tra la mondo. 19. Sed apenau ili diris tion, iliaj propraj fratoj shtonumis ilin. 20. Kaj vershighis senkulpa s(l)ango 21. Tiam ekparolis la brita verdulo Plisturm, kiu estis konata kaj shatata de la tuta popolo. Kaj li parolis tiele:
22. Nej por rejcenzo mi diras tiujn vortojn, sed prou la vejro. 23. Mi ja nej nejas, ke niaj samlandanoj maibonej prononcas la verdan lingvon. 24. Sed ouni komprejnu tion, ke ni faras ghin sub la influo de nia gejpatra lingvo. 25. La universalaj festoj dum niaj kongrejsoj pli kaj pli unuejcigas la elparoulon, kaj mi jhuras al vi en la noumo de chiuj miaj fratoj ke ni klopoudos plibounigi la prononcadon.

Book of Common Prayer[redakti]

La Book of Common Prayer [proks: paroĥa, komuna preĝaro] estas la agendo de la anglikana eklezio. En ĝi troviĝas la regularo por la matena kaj vespera preĝoj, bapto, komunio, konfirmacio kaj geedziĝo-ceremonio same kiel tekstoj pri la eklezia servo al virinoj, por vizito de malsanuloj, entombigo kaj ordinacio. Laŭ ĉi tiuj preskribitaj tekstoj oni ankaŭ muzikigis la tiel nomatajn servojn, do la liturgierojn; La muzikigoj tamen ne estas presitaj en la Book of Common Prayer, sed en apartaj kantaroj.

Anglikanismo[redakti]

Anglikanismo estas la kristanismo de la Eklezio de Anglio, kiu sendependiĝis de la Romkatolikisma Eklezio dum la reĝeco de Henriko la 8-a. Estas ĉirkaŭ 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en Britio, Nordameriko, Afriko kaj Oceanio. Anglikanismo estis la ĉefa eklezio en la anglalingva mondo de 1600 ĝis 1800. Nun nur ĉirkaŭ 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj. La eklezio nun kreskas plej rapide en Afriko.

Anglikanismo komencis kiel sendependa branĉo de la eklezio dum politika disputo inter angla reĝo kaj roma papo. Ĝi estas tre katolikeska, sed, post jarcentoj de protestantiĝado en la kulturo de Anglio, ĝi nun ofte ŝajnas protestanta en praktiko, kvankam ĝi ankoraŭ estas katolika en rito kaj strukturo. Malsimile al la romkatolika eklezio, sacerdotoj povas edziĝi kaj en iuj landoj, virinoj povas esti ordinitaj kiel sacerdotoj kaj eĉ kiel episkopoj en Nordameriko.

La usona branĉo de anglikanismo nomiĝas episkopanismo. La fruaj usonanoj ŝanĝis la nomon por ne havi tiom evidentan ligon al la iama kolonia mastro Anglio.

Anglikanismo estis normigita per:

La hodiaŭa Anglikanisma tamen havas ankaŭ fortan influon sur la teologio de la Movado de Oksfordo.

Anglikanoj havas sep sakramentojn, sed nur du estas necesaj por savo: komunio kaj bapto.

La eklezio de ĉiu lando ja estas sendependa, sed la eklezioj tra la mondo penas kunordigi doktrinon kaj politikon kaj eviti skismon per la Konferenco de Lambeth, kiu kunvenas ĉiujn dek jarojn. La eklezioj en Britio kaj Nordameriko estas ĝenerale liberalaj, sed tiu de Afriko estas multe pli tradicia (ekzemple, pri samseksemo kaj demonoj).

Same kiel en la romkatolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, la episkopoj kaj sacerdotoj estas legitimitaj per apostola posteuleco.

Iuj anglikanoj krucosignas. Ankaŭ ekzistas anglikanaj monaĥoj.

Historio[redakti]

Henriko la 8-a, reĝo de Anglio, apartigis la eklezion en lia lando por permesi al si eksedzinigi Katarinan de Aragono, kiu ne povis doni al li filon. La papo en Romo ne permesis la nuligon de la edziĝo kun Katarina, do Henriko sendependigis la eklezion en Anglio de Romo en 1534, nomis sin la kapo de la nova eklezio, kaj tiam permesis la eksedziĝon. Angliaj episkopoj, tamen, ne ŝanĝis, do la anglia eklezio ĉiam havas apostolan posteulecon.

Dum sia vivo, Henriko la 8-a entute ne ŝanĝis la ritaron de la eklezio, sed post lia morto, protestanta influo pligrandiĝis en la eklezio. La lingvo de la eklezia, ekzemple, fariĝis la angla kaj ne la latina.

Anglikanismo ne reunuiĝis kun la katolikismo pro tio ke Elizabeto la 1-a, reĝino de 1558 ĝis 1603, estis filino de la edzeco de Henry la 8-a kun Anne Boleyn, edzeco kiun la papo ne permesis. Elizabeto devis do plifortigi protestantismon en Anglio por ne esti nelegitima kaj tiamaniere ne havi rajton esti reĝino. En tia epoko de la regado de Elizabeto, Anglio protestantiĝis tiel profunde, ke rekatolikiĝo ne eblis, eĉ kvankam la batalo inter protestantismo kaj katolikismo daŭris ĝis 1689.

Multe pli poste, en la 19-a jarcento, kiam la influo de la reĝo iĝis multe malpli forta en Anglujo, anoj de la eklezio asertis la dian karakteron de sia eklezio. Ĉar iliaj gvidantoj estis ĉiuj ĉe la universitato de Oksfordo, tiu movado nomiĝis la Movado de Oksfordo. Ĝi havis grandegan influon sur la ritaro de la anglikana eklezio, kiu nun ŝajnas multe pli simila al la romkatolika rito ol antaŭ ducent jaroj.