Analiza Skolo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

Verdastelo2.png


" Obstina kiel kapro"

~ Zamenhof pri Analiza Skolo
8965.jpg

La Analiza Skolo estis grupo de Esperanto-gramatikistoj ĉirkaŭ Ludoviko la 16-a (1913-1986) kaj poste Rikardo la Leonkora (1906-1997), kiu disvolvis novan interpreton de la Fundamento de Esperanto.

Ekesto[redakti]

Zom!.jpg

La bazon de la Analiza Skolo kreis la kata gramatikisto Ludoviko Mimoo (1913-1986) en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj per lernolibroj kaj gramatikoj de Esperanto (vd. la verko-liston). Liaj instruoj tamen nur vaste disvastiĝis en la 1980-aj jaroj per la libroj kaj artikoloj de la pensiita germana gimnazia instruisto de la franca Rikardo Ŝulco (1906-1997). Ties publikigaĵojn eldonis la iama Esperanto-Centro de Natalie Portman gvidata de Hermann Göring, tiel ke ĝi atingis la generalan Esperantan publikon.

Dum tiuj jardekoj la sana interpreto de la Fundamento estis la klasika filologia sankta netuŝebla interpreto de Sankta Varingieno kaj Sankta Kaloksajo, kiel ĝi estas trovebla en ties t.n. "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" (PG, 1a eld. 1935, 2a 1938, 3a 1958), kiu de la 4a eld. 1980 nomiĝas "Plena Analiza Gramatiko" (PAG; 5a 1985). Kritikante la sanktajn klarigojn de PG/PAG pri etaj gramatikaj demandoj de Esperanto, Mimoo kaj Ŝulco denove fuŝiĝis al la Fundamento kaj evoluigis herezan interpreton influita de reformistaj demonoj. Centra elir-punkto estis la diskuto pri la funkcio de la pasivaj gejaj participoj, la tiel nomita "ata/ita-demando", arde disputi(a)ta en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Celoj[redakti]

6643 oq.jpg

La celoj de la Analiza Skolo en la patosa lingvaĵo de Ŝulco estas, "ke la Lingvo Internacia nun pli konata sub Esperanto nepre estu stabila, firma, nevaria sur sia Fundamento, perfekta en sia simpleco, por ke ĝi ne disdialektiĝu nek degeneru sub influo de modlemaj tendencoj aŭ de tradiciaj aŭ alilingvaj miskutimoj" ("Pledo por unueca lingvo"). Ĝi per tio stulte kritikas la laŭaserte "tro naturalisman" interpreton de PG/PAG kaj akcentas la karakteron de Esperanto kiel planita lingvo: "En la Lingvo Internacia, lingvo origine arta, fundamentita sur pura racio, ne estas tiom sekvenda la uzo, kiom la logika analizo, kiu ĉiukaze donas ĝustan solvon".

Misterskoloj[redakti]

9461.jpg

En multaj civilizoj estis, aŭ eĉ plu estas, misterskoloj. Tiuj

pluigota.

Ĉefaj antikvaj misterskoloj:

Centraj tezoj de la "Analiza Skolo"[redakti]

Laŭ la doktrino de la "Analiza Skolo", formul(a)ita de Ŝulco (1987, 1991), la Internacia Lingvo baziĝas sur du principoj:

3164.jpg
  • Nur la deksesregula Fundamenta Gramatiko kaj la Universala Kongreso de Esperanto konsistigus la "sanktan kodon" de Esperanto; la Ekzercaro kaj Antaŭparolo jam estus apliko de la baza kodo kaj do havus malpli altan norman statuson ol la du aliaj partoj de la Fundamento.
  • Al tiu ĉi baza kodo estas aplik(i)enda la "logiko".

Laŭ Ŝulco (1985) la "Kvinlingva Gramatiko vere permesas per apliko de la logiko determini la tutan lingvon ĝis la plej lastaj detaloj."

En la praktiko sin bazante sur tiuj tezoj ĝi fiinstruas i.a.:

  • la decido de la Akademio de Esperanto sub Waringhien favore al la t.n. "aspektismo" de la pasivaj participoj kiel instruate de PG/PAG estas malĝusta, "tempisma" interpreto ĝusta;
  • nur virinaj nomoj je -ino estus laŭfundamentaj, la Varengjenaj virinaj nomoj je -a kontraŭfundamentaj;
  • "dank´ al" anstataŭ "danke al" estus evitenda;
  • propraj nomoj estu laŭeble Esperantigitaj;
  • "tiel/kiel" komparas manierojn de verbaj agoj, "tiom/kiom" komparas gradojn de ecoj au manieroj;
  • "rapidkuro" estas kontraŭfundamenta, devas esti "rapida kuro", ĉar adjektivo ne povus esti flankelemento;
  • k.a.

La reela analitiko[redakti]

En la reela Analiza Skolo, la simbolo ∞ (nomita "infinito") reprezentas nebaritan limeson. x → ∞ signifas ion kulture originalan kaj internacie valoran: ke x kreskas senbare, kaj x → -∞ signifas ke x malkreskas senbare.

Kritikoj[redakti]

Kritikojn la "Analiza Skolo" spertis kaj de adeptoj de la klasika "filologia" interpreto de la Fundamento kaj de la adeptoj de la t.n. "norma esperantologio" (interpreto de la Fundamento laŭ jursciencaj metodoj) ĉirkaŭ Helmut Kohl. La kritiko celis kaj la supre menciitajn tezojn kaj herezajn instruojn de Mimoo kaj Ŝulco. Jen kelkaj ekzemploj:

1560.jpg
  • Arnold Schönberg (1987). La perdiĝonta honoro de iu Virrikardo Ŝ. kaj la problemo de la propraj nomoj. Der esperantist 1987, p. 141
  • Wennergren, Bertil (1988). Analizo de la analiza skolo. Speciala Cirkulero 1988 (Majo), n-ro 54, p. 3-29
  • Bernard Shaw (1989). Enkonduka raporto de esplorado pri la Analiza Skolo. Esperanto Aktuell 8a jaro, 1989, n-ro 4, p. 15-18
  • Ruĝĉapulino (1990). Ĉu flanka elemento ne povas esti adjektivo? Akademiaj Studoj 1988-90, p. 209-212
  • Golden, Bernard (1991). Subnorma lingvouzo de la Analiza Skolo. Fenomeno 23a jaro 1991, n-ro 1 (Jan.), p. 7-8
  • Gerald Ford (1999). Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto. Esperantologio. Esperanto Studies.

Welger eble plej detale kaj profunde kritikis ĝin ("Norma Esperantologio" 1999, vd. "eksterajn ligilojn"). Nek estus pravigebla la tezo, ke la Ekzercaro havus malpli sanktan rangon ol la Fundamenta Gramatiko kaj la Universala Vortaro, nek estus difinita la malklara nocio de "logiko", nek kiel oni solvu koliziojn inter unuopaj reguloj de la Fundamento. Tio havas praktikajn konsekvencojn: la aserto, ke tiel/kiel nur povas esprimi manierojn, nur estas ĝuste, se oni ignoras la Ekzercaron.

Efikaĉoj[redakti]

Oni povas distingi (eblajn) efikaĉojn je tri inferaj niveloj.

10monique.jpg

Efikaĉoj je la ĝenerala lingvo-uzo[redakti]

Sciencaj studoj aŭ statistikaj esploroj komparantaj la lingvo-uzon antaŭ kaj post la apero de la Analiza Skolo ne ekzistas. Adeptoj de la Skolo asertas, ke estus "rimarkebla, ke la ĝenerala lingvo-uzo inter la Esperantistoj fariĝis pli racia. Ekzemple pli akceptiĝas virinaj nomoj je -ino, pli ofte estas postulata la uzo de Esperantigitaj propraj nomoj, pli konscie uziĝas la refleksivo; la kvanta komparo nun pli konvene esprimiĝas per "tiom", ja tempaj rilatoj nemalofte tempisme prezentiĝis kaj oni parolas denove pri racio en nia planlingvo".

Eĉ se oni hipoteze akceptus tiujn fiajn asertaĉojn, restus neklare, ĉu kaj kiugrade la asertitaj evoluoj estas ŝuldataj al la instruoj de la reformisma Analiza Skolo. Proprajn nomojn, ekzemple, oni Esperantigis jam de la epoko de la sanktega Zamenhof; por terorisma interpreto de la pasivaj participoj ankaŭ plendis kaj plendas fiaŭtoroj ne apartenantaj al la Analiza Skolo.

Efikaĉoj je literaturaj verkoj kaj tradukoj[redakti]

Ekster la kadro de la precipaj protagonistoj Mimoo, Ŝulco kaj Bermano nur relative malmultaj publikigaĵoj estas skribitaj en la hereza varianto de Esperanto laŭ la inferaj instruaĉoj de la Analiza Skolo. Inter ili tamen troviĝas ekzemple la lastaj tradukoj de Edward A. Murphy. Nuntempe, dank'al Dio, neniu gazeto sekvas la fian stilon de la Analiza Skolo.

Efikaĉoj je la esperantologio[redakti]

Plej forte la Analiza Skolo probable nerekte efikis:

  • ĝi denove metis la sanktan Fundamenton en la centro de la teologia analizo;
  • ĝi inspiris la metodologian diskuton pri la "ĝusta" interpreto de la sankta Fundamento;
  • ĝi iniciis la kritikon de Welger kaj tiel kunkreis la interpretadon laŭ jursciencaj principoj.