Amikumu

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La Afrika Agado estis ĉefe verko de unu energiulo"

~ iu pri Amikumu en Afriko
Senrilata bildo malkomfortiga

Amikumu estas aplikaĵo kreita por kontroli kaj postsekvi la esperantistaron. Ĝi estas kreita de ulo kiu nomiĝas Evildea, kiu signifas «malica ideo» en la angla. Evidente oni eknomis lin tiel pro la ideo de Amikumu.

Funkcio[redakti]

127594419540.jpg

Ĉiu esperantisto estas devigata enreĝistriĝi en la datumbazon de Amikumu kaj ĉiam kunporti kun si sian poŝtelefonon. La aplikaĵo uzas la GPS-ilon de la telefono por konstante raporti la lokon de la esperantisto al la serviloj de Amikumu. La uzantoj povas rigardi la aplikaĵon iam ajn por kontroli la densecon de esperantistoj en la ĉirkaŭaĵoj, kio estas la nura maniero esti certa eviti troan koncentriĝon de esperantistoj en unu loko. Se alia esperantisto troviĝas malpli ol 500 metrojn for, la uzanto estas rekomendata tuj iri al alia loko por eviti renkonti unu la alian kaj devi disputi pri gramatiko.

Intereso[redakti]

Plej interesas onin, ke oni tiom multe uzas Amikumu por komunikado. Komence oni celis provizi uzantojn per baza komunikilo por rapide efektivigi kunvenojn. Oni ne celis krei kompleksan komunikan sistemon. Tamen lastatempe evidentiĝas, ke oni emas uzi la tujmesaĝilon por pli vastaj celoj.

Esperantistaj komencantoj estas daŭre la plej granda grupo de aliĝintoj, pli ol 6.700. Entute estas preskaŭ 12.000 parolantoj de Esperanto kaj preskaŭ 14.000 parolantoj de la angla inter la aliĝintoj. La parolantoj de la angla supozeble grandparte estas esperantistoj.
Oni provis alparoli alilingvajn komunumojn, sed verdire ne havis multe da sukceso tiurilate. Ne estas tiom granda deziro kontakti samlingvanojn de aliaj lingvoj simple.

Kritiko[redakti]

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu kontaktis multajn esperantistojn (inkluzive la Civiton) serĉante subtenon. Du jaroj post la lanĉo, HeKo raportis kial la Civito decidis ne subteni ĝin. La respondeculo diris:

“Mi mem (kiu povus esti via onklino) posedas potencan poŝtelefonon, kiu certe akceptus vian apon; sed ĝi kuŝas ĉiam en tirkesto, ĉar mi ne kapablas uzi ĝin, kaj ne volas perdi tempon pro memlernado”.

Kaj tiu estis la respondeculo pri teknologio!

Fermiteco[redakti]

Pro ekonomiaj kialoj, Amikumu estas fermitkoda (malbona) projekto. Tamen neniu scias, kiaj estas tiuj kialoj, ĉar Amikumu ne enspezas monon, do Evildea ankoraŭ ne ricevas unu cendon de la projekto.