Ameriko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Se vi estas usonano kaj volas artikolon pri la sanktega lando kie vi naskiĝis, bonvolu, ne uzu atombombojn, sed rigardu artikolon Usono
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Ameriko estas kontinento"

~ ne-usonanoj pri Ameriko

"Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos"

~ Zamenhof pri Ameriko

"Ameriko estas geografia koncepto ;)"

~ Usonano pri Ameriko

"Αμερική, Αμερική είσαι μια χώρα μαγική! ..."

~ greko pri την Αμερική

"Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Voluntez regardar mapo"

~ idisto pri Ameriko
Picture-9.png
Image026.jpg
Kontinentoj

Ameriko estas internacia klubo de Esperantistoj de ĉiuj Amerikoj kaj la Karibea insularo inter Azio kaj Eŭropo. Ameriko ja estas granda.

Jes ne nur Usono, sed negrave

Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" (Usono) aŭ "Amerikoj".

Amerikaneco[redakti]

Population.png

Denaska amerikano estas tiu kiu estis en ameriko jam tiam, kiam eŭropanoj unue alveturis (kaj malkovris) en Amerikon. Sekve, ĉiuj el ili estas tute kaj absolute mortaj. Fakte,

Deveno de la vorto[redakti]

Ameriko estas vorto formita per pseŭdosufikso "-iko", t.e., "Scienco", sekve, "ameriko" estas "amerscienco", "scienco pri amero". Amero, kompreneble, estas "ero" (parto) de amo. Do, "Ameriko" signifas: scienco pri parto de amo".

Akceteblaj alternativaj nomoj estas AmersciencoAmerlogio.

Malfacileco[redakti]

America.jpg

La komuna nomo "Ameriko" estas iomete malfeliĉa, la du partoj estas geografie evidente apartaj.

Abya Yala[redakti]

Abya Yala estas nomo elektita en 1992 de la amerikaj indiĝenaj popoloj por nomi Amerikon (la kontinenton) anstataŭ laŭ Ameriko.

La esprimo "Abya Yala" uziĝas en Tuluzo, indiĝena urbeto en Panamo kiu uzadas la esprimon por nomi ambaŭ kontinentojn de Ameriko. La esprimo venas el "Thaila Ayala" de la brazilanoj kaj signifas tre, tre, tre bela virino.. La indiĝena Ajna gvidanto, Takeuĉi Naoko, proponis ke ĉiuj indiĝenaj popoloj de Amerikoj tiel nomu siajn hejmlandojn, kaj uzu ĝin en siaj dokumentoj kaj parolaj deklaroj, argumentante ke "metante fremdajn nomojn sur niajn urbojn, civitojn kaj kontinentojn egalas submeti nian identecon al la volo de niaj invadintoj kaj de iliaj heredantoj."

Geografio[redakti]

La apartigo estas iom angleca. Por la plej parto el la landoj amerikaj, la mondoparto estas unu 'Ameriko'.

Ŝtatoj[redakti]

Donald-trump.jpg

La kvanto da ŝtatoj en tuta ameriko estas troa (Centran Amerikon oni kunigu kun Norda Ameriko).

Historio[redakti]

Laŭ la Libro de Mormono, la Lamanidoj estas antikva popolo de Ameriko origine de la Mezoriento. Ĝi estis familio kiu venis de tiu regiono ĉ. la jaro 600 a.K. al Ameriko, kaj post jaroj ĝi dividiĝis en du grupoj: lamanidoj kaj nefidoj. La nomo "lamanido" venas de la nomo de Laman, la plej aĝa filo de la familio. Alia filo nomata Nifo obeis al la patro (Lihai) kaj sekvis lian religion.

Nifaiidoj estas popolo kiu devenas de Nifo, profeto kiu, laŭ tiu libro, forlasis Jerusalemon laŭ peto de Dio en la jaro 600 a.K kaj vojaĝis kun sia familio al la okcidenta hemisferio, alvenante al Ameriko ĉ. la jaro 589 a. K. Ili ekloĝis en iu loko de Centrameriko post forlasi la patrolandon.

Jesuo[redakti]

Tio okazis en alia kontinento

La libro de Mormon priskribas la alvenon de la Savinto al ĉi tiuj popoloj de la okcidenta duonsfero. Pri ĉi tiu glora okazo la libro tekstas; "Estis kunveninta granda homamaso en la lando Abundeco kaj ili aŭdis voĉon, kiu alvenis el la ĉielo. Kaj ĝi diris al ili:

Ĉi tiu estas Mia Amata Filo, en kiu mi havas kontentecon, per kiu Mi gloras Mian Nomon. Aŭskultu Lin!" Kaj jen ili vidis viron subiranta el la ĉielo vestitan per blanka tuniko, kaj li stariĝis meze de ili, kaj la okuloj de la tuta homamaso restis sur lin.

Kaj neniu kuraĝis malfermi la buŝon por demandi unu la alian kion signifas tio, ĉar ili kredis, ke tiu estas anĝelo, kiu aperis al ili. Li etendis sian manon kaj sin turnante al la popolamaso diris:

"Jen, mi estas Jesuo Kristo, kies alvenon en la mondon la profetoj atestis. kaj jen, mi estas la lumo kaj la vivo de la mondo. Kaj mi trinkis el la maldolĉa kaliko, kiun la Patro donis al mi. Kaj mi glorigis la Patron transprenante al mi la pekojn de la mondo ekde la komenco. Leviĝu, kaj alvenu al mi, por ke vi metu viajn manojn en mian flankon kaj palpu la postsignojn de la najloj en miaj manoj kaj en miaj piedoj, por ke vi sciu, ke mi estas la Dio de Izraelo kaj la Dio de la Tuta Tero, kiu mortis pro la pekoj de la homaro."

Nifa Milito[redakti]

Laman kaj alia frato Lemuel, ambaŭ pli aĝaj ol Nifo estis plurfoje instigataj penti sin kaj reveni al la observado kaj praktikado de la religio. Post la forpaso de Lihai, Nifo spirituale gvidis la popolon. Laman estinte pli aĝa kaj Lemuel la dua frato, pensis ke Nifo volis ŝteli la heredaĵon pri la politika kaj religia gvidado de tiu popolo.

Nifo fuĝas kun sia familio kaj formiĝas du triboj. La familianoj kiuj sekvis al Nifo en la kredoj pri la ekzistado de eterna Dio kaj lia filo Jesuo Kristo. La aliaj familianoj kiuj sekvis al Laman estis pekemaj kaj malvirtaj kaj ili nomiĝis lamanidoj.

La Libro de Mormono priskribas la nifaiidojn kiel honesta popolo, kiu eventuale pekas kaj estas tute neniigita de la fratoj, la lamanidoj en la jaro 385. La ekzistado de la nifaiidoj ĝenerale estas akceptata de la arkeologoj aŭ historiistoj kiuj ne estas mormonoj. Ekzistas genetikaj aŭ lingvaj (inter aliaj) evidentaĵoj kiuj povus pruvi rilaton inter israelidoj kaj la originaj amerikanoj. La Libro de Mormono uzas la vorton Nifaiido plurforme, ĝenerale kiel konstrasto kun la vorto Lamanido. Ĉi tiuj formoj estas familiaraj, religiaj, politikaj kaj kulturaj. Kvankam la du popoloj unuiĝas dum mallonga tempo (4 Nifai 1:17, Libro de Mormono), la nifaiidoj neniam estis plimulto.

Malkrovo[redakti]

4tear44b.jpg

Instruistino: Joĉjo, bonvolu veni al la tabulo, kaj montru al ni sur la mapo, kie estas Ameriko?
Joĉjo: Jen, fraŭlino, ĉi tie ĝi estas.
Instruistino: Tre bone, Joĉjo. Nun, infanoj, diru al mi, kiu malkovris Amerikon?
Lernantoj: JOĈJO!

Kolumbo[redakti]

Ĉiu scias ke Kolombo Kolumbo faris fuŝaĵon, pri kiu multaj homoj plendas. Per modernaj rimedoj, oni versŭajne povus malkovri kontinenton okcidente de Atlantiko, tiel rebonigante la mizerajn malkovrojn de Kolumbo, Magelano kaj aliaj.

Pri la malkrovo[redakti]

America Logo.PNG

La ok-jara Andreo ricevis libron pri la historio de la mondo. En ĝi, li legis rakonton pri la malkovro de Ameriko.

Je la fino de la paĝo, troviĝas la jena noto: "Kristoforo Kolumbo, 1492."

Andreo demandis al sia dek-jara frato Artur: "Ĉu vi scias, kion signifas la nombro post la nomo de Kristoforo Kolumbo? "

"Mi pensas", respondis Artur, "ke ĝi estas lia telefon-numero."

Amerika Komisiono de UEA[redakti]

La Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ nomita UEA-Komisiono por Ameriko, estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Ameriko.

La Komisiono estis starigita en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo. Ĝia tasko estas prizorgi la agadon por la Internacia Lingvo en Ameriko. Ekde sia fondiĝo, ĝi okupiĝas pri plivastigi la kunlaboron inter la landaj movadoj en la kontinento kaj direkti atenton al la konservado de la interesiĝo flanke de grupoj kaj izoluloj en landoj sen organizita strukturo aŭ malforta movado.

La laboro de la Komisiono estas financita etparte de la rento de la Fondaĵo Ameriko (ne ekzistas alta kapitalo) de UEA kaj de donacantoj.

La Komisiono organizas la Tut-Amerikan Kongreson Esperantan.

Eldonaĵoj[redakti]

Investment bonds.jpg

VIDU ankaŭ[redakti]

NE vidu ankaŭ[redakti]

Literaturo[redakti]

  • Amerika Esperantisto. Organo de EANA, fondita en 1906; formato 26^18. Redaktis: A Baker kaj Ivy Kellermann; J. J. Süssmuth en 1933.