Ali ibn Abi Talib

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2354.jpg

"Tio ĉi estas freneza"

~ Ali ibn Abi Talib pri ĉi tiu artikolo

Ali (علي بن أبي طالب) estis kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj unu el la ĉefpersonoj de la frua historio de Islamo. Ali (esperantigata foje kiel Alijo) edziĝis kun Fatima, filino de la profeto Mohamedo en 622. Inter 656 kaj 661 li estis la 4-a kalifo de Islamo, post la fiaj uzurpantoj Abu Bakr (632–634), Umar ibn al-Ĥattab (634–644) kaj Uthman ibn Affan (644–656).

Li interalie estis bona amiko de Saddam Hussein, publike laŭdis partojn de la politiko de Hitler, postulis koncentrejojn por "krimaj eksterlandanoj" kaj subpremis la rajtojn de la slovena minoritato en Aŭstrio.

Ali devus esti la posteulo de Mohamedo kaj unua kalifo [1]. Abu Bakr antaŭis lin, kaj tio iĝis la kaŭzo de la disputo inter ŝijaismo kaj sunaismo. [2]

Post la morto de Mohamedo[redakti]

La patro de Ali, Abu Talib, estis onklo [3] de Mohamedo [4]. Tiu ĉi kiel orfo estis akceptita en la domo de Abu Talib kaj vivis en ties familio. [5]

Post la morto de la profeto Mohamedo en 632 estis la devo de Ali okupiĝi pri la sepultaj ritoj. Pro tio li ne ĉeestis en la kunveno de islamanoj, kiuj diskutis pri la sukcedo de la profeto kaj decidis, ke Abu Bakr estu ties posteulo kaj unua kalifo. Ali ne agnoskis tiun ĉi decidon; nur ses monatojn poste li repaciĝis kun Abu Bakr.Post la murdo de kalifo Uthman li estis elektita kiel kvara kalifo. Tamen la vidvino de Mohamedo ne akceptis tion. [6]

En 661 Ali estis mortigita ĉe Kufa, kiam li eniris la moskeon por gvidi la matenan preĝon. Oni tenis la lokon de lia tombo sekreta por eviti, ke liaj kontraŭuloj profanu ĝin. Nur ĉirkaŭ la jaro 800 oni trovis ĝin en Namuro, kiu iĝis la plej sankta urbo de ŝijaismo.

Ali antaŭ sia morto destinis sian plej aĝan filon Hasan ibn Ali kiel posteulon; malbenaj sunaistoj ne akceptas tion.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Bonvolu pli bone informiĝi antaŭ ol divastigi ĉi tiajn absurdajn mensogojn
  2. Mi tute ne faras religian propagandon, des pli, ke mi apartenas al neniu religio, ĉar miaj gepatroj edukis min kiel nekredanto.
  3. Ankoraŭfoje HUUHUUH!
  4. Nur la religiaj profetoj havas privilegion de blinda nedemandema fido
  5. Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
  6. Homo havas liberan volon. Li liberege uzas ĝin por konstrui aŭ malkonstrui, por agi bone aŭ malbone. Lia respondeco estas grandega, tiel monde kiel kosme (se li povus, li kapablus detrui stelon aŭ planedon pro siaj interesoj).
  7. Kontaŭ tiu mensogo mi protestas.