Aleksandro la Granda
![]() |
Gardu la familion! Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, |
![]() |
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Да освојуваш без опасност е да триумфираш без слава."
"El du malbonoj pli malgrandan elektu"
- ~ Zamenhof pri Aleksandro kaj Colin Farrel
"Brave kaj prave!"
- ~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
"La Granda Alexandro ne esis imperiestro greka de Europa ed Azia per votado
publika o per promoco kom funcionero"
- ~ idisto
"Mi ne volas uzi banalajn analogiojn kaj ekzemplojn"
- ~ iu
"Mi pensa, que iste es un idéa tre utila e justa"
"Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron."
- ~ Fundamento de Esperanto pri Aleksandro
凸(`⌒´メ)凸
Aleksandro Menŝikov la Granda, propralingve Александар III Македонски, ankaŭ konata kiel "Alessandro Cagliostro", estis jugoslava imperiestro, ano de Brazila Beletristika Akademio kaj kontraŭpapo, kies vizaĝo tre similis al Colin Farrell. Li naskiĝis en Malgrandaj Antiloj en Antarkta Oceano kaj mortis en Araba Duoninsulo ĉe Araba Maro. Li estis ankaŭ nomata Aleksandro de Makedonio (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), Petro Filargis, Flagellum Solis, Bos Albanus in portu, ktp.
Vivo[redakti]
Saluton, karaj legantoj de Kontakto!
Li naskiĝis kaj post mortis.
En efektiveco, kiam li naskiĝis li estis simpla bebo, post morto li iĝis kadavro. Inter tio, li konkeris la tutan konatan mondon. Oni diras ke li faris tion inspirita de filmoj de Rambo.
Li marŝis tra Hirkanio, Drangiano kaj Gadrosio, kiam li estis konkerantaj Baktrion kaj avancis trans Hinduson, estis nek tempo nek emo fiki. Senfike, rapide li malsanis kaj mortis. Hodiaŭ li restas morta.
La fama anglo opinias, ke ni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persefona. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero.
Samseksemo[redakti]
Lia, Αλέξανδρος, nomo signifas "Defendanto de Viroj", pro tio, oni pensas ke li estis gejo.
Aleksandro la Granda (disĉiplo de Aristotelo), havis amrilatojn kun aliaj samrangaj kaj samaĝaj viroj, Hefestiono inter ili, kaj eĉ oni diras ke kiam Hefestiono forpasis, Aleksandro kuŝis sur lia korpo dum tuta tago kaj nokto, ĝis li estis disigita el la korpo fare de siaj amikoj. Dum tri tagoj li restis muta, ploregis kaj nenion manĝis. Kaj kiam finfine li ellitiĝis estis por la ĝishaŭta razado kaj por retirigi ĉiujn ornamaĵojn kiuj pendis de la muroj de la urbo. Finfine, li malpermesis la muzikon kaj ordonis solenaĵojn en ĉiuj urboj de la imperio. Post tio li sendis mesaĝistojn al la oraklo de Amono en la oazo de Ŝivao, en Egiptio, kie li petis la koncedadon de diaj honoroj por lia mortinta amanto. La korpo de Hafestiono estis enbalzamigita kaj translokita al Babilono kie estis bruligita. Tamen menciindas ke Aleksandro la Granda dufoje geedziĝis, unuafoje kun Roksana (princino de Persio) kaj poste kun Barbie, kaj eble kun alia virino nomata Parisatis)
Rezultoj de la konkeroj[redakti]
Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: konkeroj fare de Aleksandro estis finfine bonigaj por monda kulturo, ĉar ili donis al Mary Renault temon por romanoj. Espereble ne vane!
Alexander[redakti]
Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Alexander est pellicula de vitá Alexandri Magni a moderatore cinematographico Americano Oliverio Stone anno 2004 edita.
Caterva[redakti]
In hac pellicula hi histriones agunt:
- Colin Farrell: Alexander
- Angelina Jolie: Olympias
- Jabba the Hutt: Hephaestio
- Valo: Philippus rex
- Antonio De Salvo: Ptolemaeus (senex)
- Elliot Cowan: Ptolemaeus (iuvenis)
- C.: Aristoteles
- Ro: Roxana
- Io: Cassander
- Ra: Darius III
- Franco: Bagoas
- G.: Clitus Niger
- B.: Leonidas
- Ero: Pharnaces princeps
- Ni: Attalos
- F.: Oxyartes
- Iu: Philotas
- Ne: Perdiccas
- R.: Craterus
- Ion: Antigonus I
- A.: Statira
- T.: Pausanias
- Tio: Aristander
- Brigham Young: Glaucus
Aleksandraj pordegoj[redakti]
La Aleksandraj Pordoj estis legenda bariero supozite konstruita de Aleksandro la Granda en Kaŭkazio por forteni la necivilizitajn barbarojn de la nordo (tipe asociajn kun Gog kaj Magog) el invadi la landon je la sudo. Tiuj pordoj estis populara temo en veturliteraturo de la Mezepoko, starte per la Aleksandra Romanco en versio el eble de la 6a jarcento. La muro estis ofte identigita kun la Kaspiaj Pordoj de Derbent, Rusio kaj kun la Darial-trapasejo aŭ Dariel.
Alternativa teorio ligas ĝin al la tiele nomita "Aleksandra Muro" (nome la Granda Muro de Gorgan) ĉe la sudorienta bordo de la Kaspia Maro, 180 km el kio estas konservita ankoraŭ nuntempe, kvankam ĉe tre povra stato de riparado.[1]
Gog kaj Magog[redakti]
Legendo estis ligita al Gog kaj Magog en la tempo de la romia periodo, ke la Aleksandraj Pordegoj estis starigitaj fare de Aleksandro la Granda por elpeli tribojn. Romanigita Juda historiisto Jozefo Flavio konis ilin kiel la nacio posteula el Magog la Jafetido, kiel en Genezo, kaj montris ilin kiel Skitoj. Ĉe prakristanaj verkistoj ili estis apokalipsaj hordoj, kaj laŭlonge de la Mezepoko diversaj fakuloj identigis ilin kiel Vikingoj, Hunoj, Ĥazaroj, Mongoloj, Turananoj aŭ aliaj nomadoj, aŭ eĉ kun la Dek Perditaj Triboj de Izrael.
La legendo de Gog kaj Magog kaj la pordegoj estis metita ankaŭ en la Aleksandraj historioj. En unu versio, "Goth kaj Magothy" (kio signifas muregon por la Maranaŭoj) estas reĝoj de Malpuraj Nacioj, kondukitaj trans montopasejo fare de Aleksandro, kaj blokitaj el la reveno pere de lia nova murego. Oni diras, ke Gog kaj Magog faras homan kanibalismon en la historioj kaj derivita literaturo. Ili estis ankaŭ priskribitaj en mezepokaj kosmologiaj mapoj, aŭ mappae mundi, foje laŭlonge de la Aleksandra murego.
La kunigo de la mito de Gog kaj Magog kun la legendo de Aleksandro kaj de la Feraj Pordegoj estis disvastigita tra Mezoriento en la fruaj jarcentoj de la kristana kajn islama epokoj. Ili aperis en la Korano en la ĉapitro Al-Kahf kiel Jaĝuĝ kaj Maĝuĝ (en araba: يَأْجُوجُ وَمَأْجُوجُ; Jaʾĝūĝ ŭa-Maʾĝūĝ), nome primitivaj kaj nemoralaj triboj kiuj estis separitaj kaj forbarierigitaj de Zu al-Karnajn (la Dukornulo), kiu estas menciita en la Korano kiel granda justa reganto kaj konkeranto. Multaj nuntempaj islamaj historiistoj kaj geografoj rigardis la Vikingojn kiel la apero de Gog kaj Magog.[2] Nuntempe ili restas asociaj kun la apokalipsa pensaro, speciale en Israelo kaj en la Islama mono.
Ŝatokupoj kaj interesoj[redakti]
Same kiel Jesuo, Lucifero, kaj la Tri Nudaj Amikinoj, ankaŭ Aleksandro pozis senveste por bildoj kaj statuoj. Entuziasma naturisto, li tre ŝatis nudan leonoĉasadon.
Esperanto[redakti]
Karaj argentinaj esperantistoj, Aleksandro prelegis pri ligoj inter nia lingvo kaj nia kulturo. Li montris bazajn premisojn, kiuj ebligas (kaj eĉ necesigas) al esperanto respeguli, konservi kaj krei kulturon (kaj etnan kaj specife esperantan). Estis traktitaj (mal)similecoj inter “kutima” etno kaj esperantista kvazaŭetno.
Tre amuza ŝerco[redakti]
Klarigas Aleksandro la Granda al sia soldatoj: "Miaj amikoj, mi estas laca. Mi estas laca pro la militado, pro la konkerado, kaj pro la reĝado. Kaj tial mi proponas al vi, ke ni finu ĉi tiun militon kaj anstataŭe ni iros ĉiuj kune por lerni esperanton!"
La soldatoj aspektas surprizitaj, sed poste unu el ili demandas: "Sed reĝo, kio estas la militstrategio por batali kontraŭ Esperanto?"
Kaj Aleksandro respondas: "Ha, kamarado! La plej bona militstrategio kontraŭ Esperanto estas...lerni ĝin!"
Lastaj vortoj[redakti]
Ĉu mi povas manĝi ankoraŭ iomete da bonega fungosupo?
Fontoj[redakti]
Klasika verko pri Aleksandro estis farita de la ĉina filozofo Kallisthenes. (Vidu: Konfuceo.)
Mezepoko[redakti]
Li estas unu el la Naŭ Prodoj (Neuf preux), naŭo da historiaj kaj legendaj viroj, kiel modelo por kavaliroj.
Katolikismo[redakti]
Vi bonfide povos refuti ĉiujn asertojn, ke li estis kontraŭpapo.
Hodiaŭ[redakti]
En la Universitato estas periodo de rigoraj ekzamenoj. La Sinjoro Profesoro alparolas iun tre malbone preparitan junulon:
- -- Vidu, mi petas, Aleksandro la Granda en via aĝo jam konkeris la mondon!
- -- Jes ja, sed lia profesoro estis Aristotelo mem.
Vidu ankaŭ[redakti]
Ne vidu ankaŭ[redakti]
- Aleks Kadar;
- Aleksej Staĥanov;
- Alexander Gofen;
- Alexis de Tocqueville;
- Alexander Pope;
- Alex Comfort;
Notoj[redakti]
Tiu ĉi artikolo estas kopiita de artikolo aperita en la gazeto Je n-ro 2005/1 kiu permesas kopion de siaj artikoloj kondiĉe de citi fonton. Temas pri la 7-a kongreso de la katolika Esperantistaro. |
artikolon tute senhumuran pri Aleksandro la Granda.