Al Capone

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi



"Ee, vi troigas. Verŝajne vi simple tro malofte kontaktas viajn amikojn."

~ Leganto
Al-capone.jpg

"Dio vin punos je la plejjuna tago"

~ Al Capone pri vi

"Ho ve, kia tedaĵo!"

~ Vi

Al Capone, ano de Brazila Beletristika Akademio, estis ital-usona mafiulo kaj fikomercisto fripone konsiderata kiel simbolo de impone organizita krimo. Li senopone akiris grandegan kvanton de riĉeco ĉefe per ekspluatado de la naiveco de Usonanoj. Tiel li estas heroo al ĉiuj, kiuj havas monon hodiaŭ.

Kiam naivegaj usonanoj fripone decidis "malpermesi" alkoholon, Capone impone riĉuliĝis vendante alkoholaĵojn senopone. Krome li fripone priregis prostitucion, hazardon, heroinon, ktp. Impone fama estis ankaŭ lia kapablo subaĉeti kiun ajn, precipe policanojn, politikistojn kaj juristojn. Tio ne estu mirinda, ĉar oni malbone pagas enuigajn publikulojn sed bone pagas por aĉeti ĝojigajn likvaĵojn. Ja eĉ la plej inteligenta rato piedpremos plezurilon ĝis morto, almenaŭ laŭ scienco, kiun usonanoj fripone ne fidas.

Vidu ankaŭ[redakti]

2734.png
  1. Larry Bird
  2. Lucifero
  3. Tony Duvert