Akada lingvo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Cuneiform.jpg

"Mi taksas la 'hipotezojn' legindaj, diskutindaj, analizindaj, kaj respondindaj."

~ Lee Alexander Miller pri ĉi tiu artikolo

Akada lingvoprajuda lingvo estis lingvo de prajudoj, la Akadanoj, kiuj migris en Sumeron kaj tuj fariĝis klaso de konsilistoj, advokatoj, kontistoj kaj bankieroj.

Ili loĝis plejparte en Akado, unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio, kiu estis konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio kaj modo.

La vorto akademio devenas de la Akadanoj: akad-em-i-o, loko kiu strebas idealigi lingvon por proksimigi ĝin al la utopia lingvo de Akadanoj.

Historio[redakti]

Laŭ la unu vera historio (Biblio) Abrahamo loĝis en Irako, el kiu li venis kun sia edzino Sara kaj kuzo Lot. Ili sekve devis esti akadlingvanoj, kies lingvo finfine pliboniĝis per izoliĝo kaj fariĝis du dialektoj: la hebrea kaj la araba.

Falsa historio[redakti]

Laŭ falsa historio la akada, hebrea, amhara kaj araba devenas de la prasemida lingvo. La akada apartenas al la orienta branĉo, la hebrea kaj araba apartenas al la okcidenta branĉo kaj la amhara apartenas al la suda branĉo. Tio estas evidenta mensogo por kovri la veron pri Dio.

Laŭ nerdo[redakti]

La substantivo estis deklinaciebla en nominativo, akuzativo kaj genitivo. Substantivoj havis singularon, pluralon kaj, en restoj la dualon, ĉefe ĉe substantivoj, kuj nomas parajn korpopartojn (ekz. piedoj, okuloj).

Ĉe verboj ekzistas - diference disde la pli malfruaj semidaj lingvoj - ankoraŭ sistemo de tempoj, ne aspektsistemo kiel ekz. en la araba. Ĉi tiuj tempoj estas: Prezenco, preterito, perfekto kaj stativo. La prezenco estis ankaŭ uzata por esprimi la futuron. krome verboj havas la substantivan formon infinitivo kaj la adjektivajn formojn verba adjektivo kaj participo, La modoj de la akada estas indikativo, imperativo, subjunktivo kaj ventivo. Krome estas modalaj formoj, kiuj esprimas pozitivajn kaj negativajn dezirojn, malpermesojn kaj certigon: voluntativo resp. kohortativo, prekativo, vetitivo, prohibitivo kaj la certiga formo.

Literaturo[redakti]

Jen poemo de la fama babilona poeto Kolu-Manu Koloŝim:

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Mi virinon volas ami.
– Amu, ho Sinjoro, amu!
Amo estas zorgforges'.
– Sklav', mi ne volas ami tamen.
– Prave, ho sinjor', ne amu!
La virino estas kavo,
estas brulvundanta torĉo,
estas akra fera glavo,
kiu tranĉas tra l' virgorĝo.

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Tuj alportu akvon kure,
mi, lavinte manojn, pure
volas oferi al diec'.
– Faru, ho sinjoro, faru!
Kiu al sia di' oferas,
tiu gajos en la koro,
pruntedonojn aglomeras,
repagotajn per favoro.
– Sklav', mi ne oferos tamen!
– Prave, ho sinjor', ne faru
Ne bezonas vi imposti,
vi instruos vian dion,
ke li hunde kuru post vi,
se li volas de vi ion.

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Mi bonfaros al la lando
en bezono de neces'.
– Prave, ho sinjoro, faru!
kiu al la land' bonfaras,
ke li prosperon ĝian gardu,
ties far' eterne staras
en la urno de dio Marduk.
– Sklav', mi ne bonfaros famen!
– Prave, ho sinjor', ne faru!
Se vi tretas murruinojn,
aŭ en la tombej' promenas,
vidu tie la kraniojn,
novan aŭ antikve-ŝiman,
kaj vi certe ne divenas,
kiu el ili apartenas
homon justan, homon kriman!

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Kio do nun estus bona?
Fini tute la aferon,
mian kolon, vian kolon
rompi, droni en riveron,
sklavo, tio estus bona!
– Kiu longas ja sufiĉe
por atingi la ĉielon,
kiu larĝas ja sufiĉe
por plenigi tutan teron?
– Sklav', mi vian kapon fendos,
vin transmonden antaŭsendos.
– Do postvivu min ne pli,
ho sinjor', ol tagojn tri!

Atentu[redakti]

Bonvolu ignori ĉi tiun nefinigitan postaĵon. La internacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuighintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro en 1992-a, en kiu partoprenis la Esperanto-movado.

Ŝajne vi havas problemon mense sekvi mian argumentadon. Sciu, ne ĉio, kion oni logike ne kapablas sekvi, estas aŭtomate idiota.