Agroglifoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ofta festo, malplena kesto"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Predanko por via intereso"

~ Idisto

"mu nosos presenten pe kualo nosos fagan ei nosos demostren pe kualo nosos esan!"

~ Reformemulo

"Malgraŭ tio, ja nenio estas perfekta"

~ Eksterterulo pri dezajno de agroglifoj

Agroglifoj (Angle : crop circles) estas areoj de cerealaj kampoj kies spikoj estis kurbigitaj por krei diversajn geometriajn desegnojn. Ĉi tiuj povas esti simplaj cirkloj aŭ tre ellaboritaj komponaĵoj.

Agroglifo.jpg

Nuntempe, la klarigo de tiu fenomeno estas kontraŭdiskutebla. Neniu scias, kiuj estas la faristoj de l' agro-desegnoj, ĉu aparte savozaj kaj aptaj agrokultivistaj eksterteranoj? Laŭ la skeptikoj, ili ne povas esti homaj kreaĵoj aŭ artaj produktadoj, sed laŭ scienca teorio, la agroglifoj ne estas kreitaj de eksterteranoj sed estas la rezulto de ankoraŭ nekonata energifonto.

Multaj personoj emas pensi ke la Eksterteranoj ne produktas la agro-desegnojn, ĉar ili ne havas la eblecojn teknikajn kaj la imagipovon por produkti tiajn splendidajn artaĵojn.

La agroglifoj aperas ĉefe en la angla kamparo.

Eko de la fenomeno[redakti]

La unuaj agroglifoj aperis en Suda Anglio (Hampshire kaj Wiltshire). La unuaj atestoj pri tiuj desegnoj datas de multaj jarcentoj antaŭe (eble 1678). Diras pergamenon trovita en sekretaj arkivoj de Vatikano:

Agroglypha sunt delineationes impressae praecipue in agris frumentorum quae huc illuc in variis regionibus Europae et Americae apparuerunt ab anno 1960.

Ili pliiĝis en kvanto dum la lastaj jardekoj, ĉefe meze de la sepdekaj jaroj. Iom post iom, samtempe ke la nombro de la agroglifoj kreskis, la desegnoj fariĝis pli kaj pi kompleksaj. La unuaj agroglifoj estis nur simplaj diskoj, nenio kompare kun tiuj aperintaj post la jaro 2000.

La plimulto de tiuj aperis en la kamparoj de Anglujo kaj estis fotitaj de Colin Andrews. Laŭ Pane Andov, la agragramoj jam nombras je pli ol 20 mil!

178653 n.jpg

Deveno[redakti]

Kelkaj homoj asertas, ke la rikoltaj cirkloj en Anglujo estas farataj de la armeo/registaro, sed Pane Andov substrekas fakton ege interesan: la Angluja armeo konstruis blankajn turojn en la kamparo por kontroli la aperon de la rikoltaj cirkloj kaj ĉiu foje, kiam certa mateno oni malkovras iun novan agragramon, tiam aperas aviadiloj de la armeo por kaŝi la aferon. Sinjoro Andov diras: se la registaro estas faranta la agragramojn, kial ĝi volas malaperigi aŭ kaŝi ilin? Kaj, kial la papo diris la jenon?

Sunt tabulae pictae in natura et opera artistica spontanea ab auctoribus anonymis ruri facta, quae "ars popularis anonyma" nuncupari possunt, ita ut sunt "graphita" anonyma quae ubique pinguntur in urbibus, exprimendo sensibilitatem et mundi visum contemporaneorum.

Al la ekspliko pri la natura estiĝo (ekzemple fare de fulmoj) de la rikoltaj cirkloj oni indas konsideri la jenon: la plimulto de la agragramoj enhavas senduban inteligentan enhavon, ekzemple iajn reprezentojn de bilda perspektivo, historiajn kaj religiajn simbolojn de la homaro, rekoneblajn ikonojn kaj piktogramojn, mapojn de nia Sunsistemo, kaj koditajn tekstojn.

Poste de fiaska flarigo pri kiel grupeto da homoj supozeble kapablis ilin fari per ŝnuroj kaj stangoj, la rikoltaj cirkloj komencis aperi kun pli kompleksaj linioj kaj formoj kaj pli grandaj ol antaŭe. Ŝajne la misteraj farantoj de la rikoltaj cirkloj volas sciigi nin pri tio, ke la desegnoj estas estigitaj per ilia tre disvolvita teĥnologio, kiun neniu grupeto da teranoj posedas nun.

La plej freŝaj rikoltaj desegnoj estas tiel kompleksaj kaj grandaj: neniel povintus grupeto da homoj fari ilin dum unu nokto kun ŝnuroj kaj stangoj! Fakte, la pruvado kun ŝnuroj kaj stangoj ne plu estis realigita por reprodukti eĉ unu el la lastaj grandaj rikoltaj cirkloj... Tio pensigas onin, ĉu ne?

Mesaĝo[redakti]

6598.png

Unu globeto el lumo estis vidita kaj filmita super kampo; tiu atesta filmeto estis elsendita per televido kaj unu jaron poste super la kampo aperis mistera desegno. Laŭ certa interpreto de tiu desegno, ĝi estas kodita frazo en latino: oppono astos. La traduko donita de Colin Andrews estas: "we oppose cunning and deception" ("ni kontraŭstaras trompadon"). Li komentas, ke ĉi tiu supozeble eksterterula mesaĝo aperis ekzakte tiam, kiam iuj fuŝuloj estis klopodantaj dissendi certajn trompaĵojn. Sekve tiuj eksterteruloj ne nur havas tre disvolvitan teĥnologion sed ankaŭ eniron al niaj komunikaĵoj kaj agadoj kaj la kapablo kompreni plene niajn aferojn. Pro la cirkonstanco kaj enhavo de la mesaĝo mem, sekve ili ankaŭ havas moralon! Ili uzas latinon kiel kontaktolingvon ĉar klare ili volas neŭtralan lingvon! La demando estas: "kial ili ne scias uzi latinan alfabeton?"

Nekredantoj[redakti]

Ankoraŭ multaj homoj dubas pri la grenocirkloj. Tiujn ĉi grenocirklojn ne faras kelkaj enuiĝantaj homoj, kiuj deziras ŝerci aliulojn. Multaj grenocirkloj estas tre komplikaj kaj ilin fari dum kelkaj horoj estas neebla.

Ili estas la mesaĝoj de eksterteruloj. La cirkloj estas faritaj per iu nekonata energio aŭ maniero de la foraj galaksioj.

Biblio[redakti]

La katolika versio de libro de Genezo 40:25-29 diras:

25-In initio agroglypha imagines simplices praebebant, 26- auctores enim ea simplicibus instrumentis imprimebant, 27- cum funibus, baculis et tabulis quibus segetes ad formas inscribendas premebant. 28- Postea, progressu rerum informaticarum crescente, delineationes ordinatro conceptae magis magisque intricatae fiunt, 29- et non iam tabulis et funibus faciuntur sed cum machinis tonsoriis teleductis et programmate electronico instructis.

Tio estas tre neekzata traduko de la originala hebrea:

מעגלי תבואה הם אזורים בתוך שדות תבואה שבהם הגבעולים שוטחו ונהרסו. המעגלים הופיעו לראשונה בשנות ה-70 של המאה ה-20, ועוררו התרגשות-מה, בשל הקושי הראשוני להסביר את התופעה. בהמשך הלכו התבניות האמנותיות והשתכללו. במקביל עלו השערות שונות ומגוונות, באשר לכמות הרבה של יצירות האמנות אשר נפוצו במדינות שונות בעולם. יש הטוענים שמדובר במעשי קונדס, אחרים טוענים שמדובר בחוצנים.

Sed, tre eble, la malsamecoj venis per la greklingva septuaginta versio:

"Οι καταιγίδες σε αυτό το τμήμα της δυτικού Σάρεϋ έχουν γίνει τον τελευταίο καιρό τοπικές και βίαιες, και τα αποτελέσματα που παράγονται σε ορισμένες περιπτώσεις είναι περίεργα. Σε μία επίσκεψη στην φάρμα ενός γείτονα την Τετάρτη το βράδυ , βρήκαμε ένα πεδίο όρθιου σιταριού που χτυπήθηκε σημαντικά, όχι σε όλα τα μέρη, αλλά σε μερικά σημεία, σχηματίζοντας όπως φαίνεται από απόσταση, κυκλικές κηλίδες ... Δεν θα μπορούσα να εντοπίσω τυχόν τοπικές συνθήκες για την ιδιότυπη μορφή των μπαλωμάτων στον αγρό, ούτε δείχνει αν ήταν από αέρα ή από βροχή, ή και τα δύο σε συνδυασμό, που τα είχε προκαλέσει, πέραν των γενικών αποδείξεων ισχυρών βροχοπτώσεων. Θα ήταν πιθανή κατά τη γνώμη μου, ορισμένη κυκλωνική δράση του ανέμου ... "

Neevitebla disputo pri vortoj[redakti]

"Rikoltaj cirkloj" estis esploritaj de la inĝeniero Colin Andrews, kiu anglalingve fakte ekuzis kaj popularigis la esprimon "crop circles" (rikoltaj cirkloj). Sed lastatempe oni uzas pli la esprimon agrogramoj, kiu similas al la vortoj ideogramoj, pictogramoj , kaj similiaj. Tamen la uzo de la vorto agrogramo implicas, ke la parolanto iel rekonas la inteligentan devenon de la tiel nomita rikolta cirklo, kiu jam ne estas rigardata kiel nura mistera desegno, sed kiel vera piktogramo aŭ ideogramo kun ia mesaĝa enhavo.

4150.jpg

Opinio de bonalingvano[redakti]

Ĉu anstataŭ grekaĵo ne estus pli oportune uzi vorton kiel “kampocirklo?”

Laŭ aŭtomata tradukilo[redakti]

Absoluta ĉiu anomalio proksime rikolto rondoj eblas klarigi per proksime freŝaj fulmo malŝargon. Inter aliaj, ĝi estas ankaŭ tutece unmerciful murdado kaj neniigo de iu eksterteranoj kaj spaco invadintoj.

Idista profetaĵo[redakti]

Che la unesma televizionala kanalo di l' Iduja televiziono, emisesas ye singla merkurdio vespere ye 20 kl. 50, serion televizional titulizita : MISTERIO. En tia televizional dokumentario, oni rakontas eventoyn quiuj produktesis da Exterterani infiltrita che la Terala loghantaro. La Exterterani kaptas la Teranoyn danke al implantacioy misterioze facitay en iliay korpi. Oni aludas precipue la "crop circles" troveblay diversaloke en la mondo. Oni, precipue, ne darfas proximeskiar de la agro-desegnuri (crop circles), char oni povus kaptesar da malignay Exterterani quiuj kreis tiajn stranjayn desegnuroyn. Lau idistoj, la Exterterani minacas invadiar la Teron ye la 12-a di agosto 2007, sed idistoj ne konas bone la kalendaron.