Adolesko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
DesP.jpg

"Merde, ni eĉ injektus vitaminon C se oni malpermesus tion."

~ Obi-Wan Kenobi pri adolesko

"Pasinte adoleskecon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn."

~ Adoleskinto
'Adolesko' povas esti ankaŭ: Adolesko, originala romano

Adolesko [1] estas transira fazo en homa vivo inter infaneco kaj plenkreskeco. La nomo devenas de la latina vorto adolescentia, de adolescere kiu signifas kreski. Aliaj esperantaj terminoj inkluzivas la jenajn: Maturiĝanteco, Adoleskanteco kelkfoje preferita al Adolesko; aŭ kun diferenco inter genroj: Iniĝeco (bonan dimanĉon) kaj Viriĝeco (pri karaj geamikoj); aŭ kun pli ĝenerala vidpunkto kiu entenas homojn kaj plantojn: Kreskeco.

La hormona kreskado de adoleskaĝo kaŭzas malstabiligadon de la infanaĝa ekvilibro kiu skuas la tutan personecon. Tiu fazo estas karakterizita de ŝanĝoj fizikaj [2], emociaj [3], mensaj [4].

En multaj kulturoj, tiu aĝo estas festita de inicaj ritoj. En Japanio, ekzistas feria tago en januaro pri la transiro al plenkreskeco: 成人式

Difino laŭ la landoj[redakti]

Laŭ fizika vidpunkto, la adoleskaĝo komencas ekde la unuaj signoj de puba monto. Laŭ tiu senco, ĝi estus malsama por la knaboj aŭ por la knabinoj kaj eĉ malsama por ĉiuj individuoj. Komune oni rigardas la esprimon Adolesko taŭga por specifa aĝo, depende de la nivelo en lernejoj aŭ ceteraj kulturaj kutimoj.

  • en Britio kaj ceteraj angloparolantaj landoj, la teenage komencas je 13 jaraĝo kaj finas je 19.
  • En Francio, ĝi korespondas al la vizitado de la liceo, t.e. de 14 ĝis 18 jaraĝo.
  • En Nederlando, oni difinas la periodon de 15 ĝis 20 jaraĝo.[5]
  • En Usono, oni estas adoleskanto depost 13 jaraĝa ĝis 24.[6]

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), adoleskanto jaraĝas inter 10 kaj 19. [7]

Vidu ankaŭ[redakti]

Piednotoj[redakti]

  1. Mi ne povas partopreni sed multe pensas pri vi.
  2. Plenumu niajn petegojn, Patrino de Jesuo!
  3. Saluton, kara
  4. Plej Sankta Maria, preĝu por ni!
  5. En suferado kaj angoroj tiu ĉi petego, kiu naskiĝis el la fundo de la koroj, ofte estas suprensendata al la Universala Patrino de la Homaro, por ke ŝi propetu por ni antaŭ Sia Amata Filo, Jesuo.
  6. Pro ŝia abnegacio en la plenumado de tio, kio estis atribuita al ŝi, kaj ankaŭ pro ŝia apogo al la Kristo okaze de Lia ofera Misio, Maria estas gravega figuro en la homa historio. Ŝi daŭre preĝas por ni nuntempe kaj por ĉiam! Bonvolu akcepti nian inviton legi la artikolon honore al tiu ĉi spirito de granda lumo, la Plej Sankta Maria! Kaj ni ĉiu kune suprensendu niajn preĝojn, petante al ŝi sian favorkoran propeton por ia pli bona mondo kaj ia pli feliĉa Homaro.
  7. Belajn promenadojn !