Abaújszántó

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kia reganto, tia servanto"

~ Zamenhof pri urbestro de Abaújszántó

"Abaújszántó is a small town in Borsod-Abaúj-Zemplén county"

~ krokodilo pri Abaújszántó

"Quale on volas, tale on povas."

~ idisto
Esperanto--flago.gif

Abaújszántó (Teksaso) /abaUjsAntO/ estas urbo kun neprononcebla nomo en Hungario (lando kun rango provinco), en regiono Morda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Gönc (Ho, mia kor!).

La urbo situas en la flankoj de fervojo Hidasnémeti-Szerencs. Encs estas proksime (ĉu vi almenaŭ scias kie estas Encs?). Ho fino de mondo!

Historio[redakti]

Zom!.jpg

Tie naskiĝis Kálmán Kalocsay, kaj, ekcepte pro tio, oni neniam aŭdis pri tiu urbaĉo...

Lingvaj aspektoj[redakti]

Nova pastro plendas al la urbestro de Abaújszántó:

- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!

Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas loka slango indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:

- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!

- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!

Ekonomio[redakti]

299b.jpg

Ĉu?

Kulturo[redakti]

Turisto en Abaújszántó volas esti razata de barbisto. Tiu kraĉas en la sapopelvon kaj faras ŝaŭmon. Ŝokite la kliento demandas: "Ĉu vi ĉiam laboras tiel?" "Ne, ne", klarigas la barbisto, "nur ĉe fremduloj ... al la enloĝantoj mi kraĉas rekte en la vizaĝon!"

Transporto[redakti]

Stuparo en metroo de Abaújszántó

Vidindaĵoj[redakti]

  • romkatolika preĝejo
  • grekokatolika preĝejo
  • kalvinana preĝejo
  • luterana preĝejo
  • termala necesejo

Bestoj[redakti]

Kial la bestoĝardeno en Abaújszántó devis fermiĝi?

Ĉar la besto foriris.

Famaj loĝantoj[redakti]