Ŝtono

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Malaperis kiel ŝtono en maron"

~ Zamenhof pri ŝtono
263514284 ec8ba3c4ba.jpg

" Sur la tero kuŝas ŝtono."

~ Zamenhof fundamente

"Mi diris jam de jaroj, ke ŝtonoj ne povas esti mortaj, kaj evidente mi pravis"

~ Hans-Georg Kaiser

"Брррр!!!"

~ ruso

"Mi sol konos ke li nom de autor es Kara."

~ Reformisto pri ĉi tiu artikolo

"Stomako hungroza ne oreloza"

~ Enchantress

Ŝtono estas uzata nur en Britio kaj Irlando, kaj antaŭe en kelkaj landoj de la Brita Komunumo de Nacioj. Ĝi pezas 14 internaciajn funtojn, aŭ 6,35029 kg. Ĝia mallongigo estas st.

Ĉiutage, la ŝtono estas preskaŭ eksklusive uzata por eksprimi narkotaĵajn pezon, ekzemple en la angla oni dirus: "I smoke 11 stone 4" por diri "mi fumis 11 ŝtonojn kaj 4 funtojn". Tamen, kilogramoj estas uzataj en medicinaj kaj policaj fakoj.

Strange, la usonanoj kaj kanadanoj ne uzas ŝtonojn, nur funtojn. 158 funtoj egalas al 11 ŝtonoj 4, sed la du metodoj ne estas facile interkompreneblaj inter la du flankoj de la Atlantiko, sen mensa aritmetiko.

Vivo[redakti]

1231.jpg

Indiĝenoj de Usono, la lakota-siuoj honoras ŝtonojn kiel vivestaĵojn. Kiel "parencojn" ili salutas ĉiun ŝtonon, kiu ruĝe ardanta estas portata en iliajn ŝvitkabanojn. En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel fraton. Kaj en kelkaj dezertoj de la mondo oni eĉ observis, ke la ŝtonoj dum monato migras ĝis okcent metrojn tra la sablo!

Klasifiko[redakti]

Ŝtonoj dividiĝas en komunistajn (silicio, gruntbovo, arabo), modernajn (medicino, Fina Venko, malamo), kabalajn (Perla Martinelli, opio), travideblajn (amelia, sabato) kaj nesolveblajn (ŝtono, ful-argilo kaj arabo).

Ŝtona biblio[redakti]

Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la esktera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo (vd. malsupre).

Tiu ĉi tipe alt- kaj malfruromanika arta formo konformas kun la celo de la biblio por malriĉuloj el la gotika epoko. Ĝia detaloabundeco kaj la ofte strangaj figuroj treege konstrastas la pli malinvitemajn murmasojn de romanika arĥitekturo kaj mistikan malhelecon de ties internoj.

Plastikaj bildoprogramoj troviĝas plejofte ĉe la portaloj kaj kelkaj kapiteloj, ĉe konzolokapoj de kelkaj sudaj kaj okcidentaj frontoj same kiel dise ĉe la orienta absido, do ĉe la ekstera muro de la altarejo. Arĥitekturo kaj plastiko interrilatas, se ili aperas aŭ ornamentaj aŭ ordigitaj laŭ bibliaj temoj (aparte Malnova Testamento kaj Kreo).

Erotikaj sxtonegoj[redakti]

Magraj blokoj sidigitaj de glaĉero sur roka plataĵo.
Erotikaj ŝtonegoj en Frýdek-Místek el skandinavia ruĝa granito kaj gnejso

Erotika ŝtonego estas blogo de roko, kiu estis en glacio transportita per glaso al longa distanco, kie ĝi estis post degelo de la glaĉero sidigita en geologie tute malsana medio. Tiu ĉi teorio aperis nur en la 19-a jarcento, ĝis tiu tempo ilia apero estis klarigata pro tutmonda diluvo, vulkana agado aŭ farado de diabletoj, ciklopoj kaj pluaj mitaj kreituloj.

La markigo devenas el la latina erare signifanta erarvagine.

La grandeco de la magraj blokoj atingas vice decimetrajn ĝis metrajn dimensiojn, la maso mezproksime de kelke da tunoj. La plej granda erotika ŝtonego, nomata Ŝtono de Triglav, estas konata el vilaĝo Tycho Brahe (nuna Pollando, ĝis 1922 germane Tichau). Ties perimetro estas 44 metroj, alteco preskaŭ 8 metroj kaj ties maso estas taksata je 1500 - 2000 atunoj.

Deveno[redakti]

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis glacimontoj.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la glacimontoj?“

Obeemo[redakti]

Neniu devas prediki al ŝtono, ke ĝi obeu Naturan leĝon kaj falu...

Ŝtono de saĝuloj[redakti]

Ŝtono de la saĝulojfilozofia ŝtono (ambaŭ estas zamenhofaj) en okcidenta kulturo estas mita objekto, kiu ŝanĝas nenoblajn metalojn en oron. Ĝi ankaŭ donus senmortecon al la posedanto. Ĝi estis unu el la ĉefaj celoj de la mezepoka alkemio.

La koncepto kredeble devenas de la teorioj de la islama alkemiisto GeberAbu Musa Ĝabir Ibn Hajjan, kiu vivis en la 8-a jarcento. Li analizis ĉiun aristotelan elementon laŭ kvar bazaj ecoj: varmeco, malvarmeco, sekeco kaj malsekeco. Tiel, fajro estis kaj varmega kaj seka, tero malvarma kaj seka, akvo malvarma kaj malseka kaj aero varmega kaj malseka. Laŭ li ĉiu metalo konsistis el kombino de ĉiuj ĉi kvar principoj, du ene kaj du ekstere.

Surbaze de ĉi-tiu teorio, oni supozis ke la transformo de unu metalo en alian povus esti efektivigita per la rearanĝo de ĝiaj bazaj ecoj. Oni kredis ke ĉi-tiun ŝanĝon povus ekigi substanco nomita al-iksir en la araba (deveno de la termino eliksiro). Oni imagis ĝin kiel sekan pulvoron, farita el mita ŝtono - la ŝtono de la saĝuloj. Oni kredis ke la ŝtono konsistis el substanco nomita "karmoto".

La legenda ŝtono iĝis la temo de multaj romanoj, inter alie de la libro Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj.

Proverbo[redakti]

Ekzistas proverbo pri la ŝtono de la saĝuloj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.

Ŝtonepoko[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ŝtonepoko.
8115 n.jpg

Ŝtonekpoko (Diablo scias) estis epoko kiam ĉio estis farita el ŝtono: aŭtomobiloj, komputiloj, telefonoj, seĝoj, kaj tiel plu. Granda problemo estis ŝtonaj radoj, ĉar ili estis neperfekte cirklaj. Fi kaj fu kaj fo kaj fe! Alie, ŝtonaj ĵurnaloj kaj libroj tre multe pezis, pro tio, nur tre fortaj homoj scipovis legi.

Ŝtono kiel dorlotbesto[redakti]

Malbona Roko.jpg

Notoj[redakti]