Ŝipo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Nur eblas klare distingi derivado de la vorto por ŝipo disde derivado de la vorto por navo se la lingvo havas kiel esperanto du malsamajn vortojn por ŝipo"

~ Marcos Cramer pri navedo
127583041897.jpg

"Granda ŝipo bezonas profundon"

~ Zamenhof pri ŝipo

"pramo (plural pramoj, accusative singular pramon, accusative plural pramojn)"

~ Wikitionary pri pramo
7845 o.jpg

"Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas"

~ Zamenhof pri pramo

""kiel" estas kvazaŭ la spino de ŝipo"

~ Antonio De Salvo pri kiel

"Iom granda veturilo por veturi sur akvo"

~ ReVo pri ŝipo
UTho1 500.jpg

"Vapora ŝipo (een "stomen schip") ne vere ekzistas"

~ Leo De Cooman pri vaporŝipo

"Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo"

~ Marcos Cramer pri balena ŝipo

"Nia ŝipo vere similas la Babelturon"

~ esperantisto pri ŝipo

"ĉu "ŝipo de vaporo"? sensencaĵo. se regulo fiaskas ĉe tia baza ekzemplo, ĝi ne multe utilas. tutsimple: ŝipo je vaporo. "ŝipo je vaporo" tute ne klarigas la signifon de "vaporŝipo". klarigi "leterskribi" per "skribi je letero" estas jam multe pli akcepteble ol klarigi "vaporŝipo" per "ŝipo je vaporo" "

~ denove Cramer pri vaporo, eble kun tro da ĝi en la kapo

"Lore la batelo mustas sinkar pro la tro pezoza charjajo"

~ idisto pri ŝipo
19a-jarcentaj pirata ŝipo.

Ŝipo estas malbonlingvisma vorto por surakva veturilego.

La deziro de la homoj por pli longa restado surakve estas sampraa kiel la deziro pri flugado. Pro tio la homoj jam okupiĝis pri tio en la antikvo.

A8db24 o.jpg

Historio[redakti]

Karaj gesamideanoj !

Sed sufiĉe!

Nun mi resumos ĉion, kion mi diris: Arkeo de Noa estis la unua ŝipo farita de l' homo. La arkeo de Noa estis laŭ la Genezo, malnova testamento de la Biblio, ĉapitroj 6 ĝis 9, floskapabla grandega "kesto" konstruita per la patriarko Noa por savi la homaron kaj la bestaron de la tutmonda diluvo. Sekve, eĉ ne la vorto "ŝipo" jam ekzistis antaŭ ĝi.

Eleganteco[redakti]

Ŝipo ekas droni kaj kapitano komandas: „Ĉiuj en savboatojn!" Lordo Waweley elmetis pipon el la buŝo kaj demandas: „Kaj kiu estas destinita por fumantoj?“

Valoro[redakti]

Foje vojaĝis mastro kun sia sklavo per ŝipo. La sklavo neniam estis vidinta ŝipojn. Tial li maltrankviliĝis kaj tedis la popolon, kiu vojaĝis kune. Li senĉese paŝadis en la ŝipo ĝemante. En la ŝipo sidante saĝulo siageste diris ĵetu la sklavon en la maron!

La sklavo ne scipovis naĝi. Estis tre malbona situacio. Li klopodis atingi la ŝipon, sed vane. Li anhelis kaj ekkriis: Helpu, savu min!

La sklavo preskaû estis droninta, la saĝulo gestis:“Savu lin!”

Poste la sklavo sidis en la ŝipo trankvile sen tedo. Oni demandis la saĝulon, pri la kialo. La saĝulo respondis ridete: Estis necese ĵeti lin en la maron por ke li sciu la valoron de la ŝipo.

Ĉineco[redakti]

Zom!.jpg

Ni ne scias ĉu tio entenas iom da vero aŭ estas simple ke Ĉinio produktas 13% el la ŝipoj en kelkaj regionoj, ĉefe en Hispanio,

Speculatoria[redakti]

USNS Vanguard speculatoria quae etiam caelum indigat. While USNS Vanguard was not strictly a spy ship, being used for space tracking, there is some overlap between her capabilities and those of a spy ship. A spy ship or reconnaissance vessel is a dedicated ship intended to gather intelligence, usually by means of sophisticated electronic eavesdropping. In a wider sense, any ship intended to gather information could be considered a spy ship. Spy ships are usually controlled by a nation's government, due to the high costs and advanced equipment required. They tend to be parts of the nation's navy, though they may also be operated by secret services. A exploratorem Navis vel vasis ad exploranda circa dedicated est in animo navem colligentes intelligentia, plerumque per sophisticated electronic auscultatio. In latiori sensu, quid in animo navem exploratorem Navis colligentes notitia considerari potest. Exploratorem sunt naves plerumque regit imperium de gente, ex provectus armorum altum sumptibus et requiritur. Tendunt partes gentis classis quoque licet occultus operatur elit. -->

Speculatoria[1] est navis dedicata cui consilium estas indicia colligere speculatoris, saepe per auscultationem electronicam adparatam. In lato sensu, ulla navis consilio indicia colligere haberi potest speculatoriam esse. Speculatoriae saepe gubernari dicione civitatis, enim sumptuosae sunt et exigunt provectum artificiosum. Plerique sunt partes classicarii nationis, quamquam possunt etiam gubernari ab ministerio curiosi.

Dictum[redakti]

"Quod cum animadvertisset Caesar, scaphas longarum navium, item speculatoria navigia militibus compileri iussit et, quos laborantes conspexerat, his subsidia submittebat."

Uzoj[redakti]

Do niaj kolegoj povas konstati, ke ni povas uzi por malsamaj celoj, ekz. mortigi fiŝojn, transporti sklavojn, aŭ sinkigi aliajn ŝipojn. La ŝipo ankaŭ gravas en seksturismo, kaj kiel simbolo de la kristana eklezio.

Sklavoŝipo[redakti]

Sklavoŝipo estis ŝipo uzata por la sadomasoĥismaj orgioj. La frajtejojn de tiuj ŝipoj oni plenigis per sklavoj dum la reveturo sur la feriaj vojo de Afriko al la eŭropaj landoj tra Mediteraneo. Tamen ĉiun ŝipon, sur kiu sklavoj estis transportataj, oni rajtas nomi sklavoŝipon.

Oni kutime uzis novajn luksajn ŝipojn, kiuj estis modifiitaj en eŭropaj havenoj de la sadomasoĥismaj celoj. Nur malofte novaj ŝipoj estis konstruitaj specife por sklavkorgio.

Ho1 500.jpg

Balensubmarŝipo[redakti]

Balensubmarŝipo estas ĝenro de submarŝipo, specife ekipita por balenkaptado, kaj preparado de la kaptitaj balenoj.

Malnovtempe, balenkaptistoj transportis la kaptitajn balenojn al surtera balenstacio aŭ Manuel Halvelik. Poste, danke al teknologia progreso, ili ekis alporti balenojn rekte al manufakturŝipoj meze de la oceanoj. Hodiaŭ, por premo de naturamantoj, oni devas kapti balenoj per submarŝipoj.

Fatomŝipo[redakti]

Mem plu astoniva opoze a la litoro di Aŭstralio, la autoritatozi deskovris yakton kie esis nuniu. La komputili funcionis, la tablo esis pronta por repasto, sed nula persono esis prezenta. Ico esas tre misterioza tale nomizita fantom-navo. Quion divenis ghiaj pasajeri ? Til nun, kiamde fantom-navi aparis, onu nultempe esis kapabla klarigiar ghian misterion.

Kompreneble, ni, esperantistoj, scias ke ja idistoj havas la kulpon!

Pirataj ŝipoj[redakti]

F29.jpg

Laŭ populara kino, 19a-jarcentaj pirataj ŝipoj estis senkoloraj veturiloj kun grandegaj veloj. Fakte, la ŝipoj uzataj de piratoj estis malgrandaj iloj, kaj ofte tre bele dekoraciitaj. (Vidu bildon.)

Krozade[redakti]

Dum krozado, sinjorino sin adresas al ŝipestro:

- Ĉu tiajn ĉi ŝipoj, dronas ofte?

- Ne! neniam pli ol unu fojon

Vaporŝipoj kaj aliaj ŝipoj[redakti]

299b.jpg

Dum vaporŝipon movas vaporforto, velŝipon movas ne velforto, sed ventoforto helpe de velociraptoroj, kaj aviadilŝipo ne estas movata de aviadiloj, sed mem portas ilin, same kiel petrolŝipo portas petrolon, karboŝipo karnavalon kaj plezurŝipo homojn, kiujn plezurigas la vojaĝo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la Fina Venko); ili estas kune skribitaj, sed disigitaj per streketoj [Noto: En la leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj]. Ekz-e: vapor/ŝip/o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finaĵo de la substantivo).

Esperanto-ŝipoj[redakti]

Historio rakontas, ke kelke da ŝipoj omaĝe al Esperanto navigis sur la maroj.

La unua iris en maron en 1896, nur naŭ jarojn post la publikigo de la unua lernolibro de la lingvo. La ŝipo Esperanto estis konstruita en Hispanujo kaj navigadis ĝis la jaro 1966. Ĝi havis la meriton esti la unua ZEO (Zamenhof/Esperanto-objektoj), kiu estis baptita omaĝe al la lingvo kreita de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Alia fama ŝipo ankaŭ havis la nomon Esperanto. Ĝi estis farita en 1906 kaj albordiĝis en la haveno de Gloucester, en la usona ŝtato Massachusetts. La velŝipo, 33-metrojn longa kaj 140 tunoj, famiĝis pro siaj naŭtikaj kvalitoj kaj sportaj atingoj. Estinte laborŝipo ĝi partoprenis la malfacilajn kampanjojn pri kaptado de moruo en la Norda Atlantiko. Ĝi ankaŭ partoprenis plurajn internaciajn konkuradojn rezervitajn al siaspecaj fiŝkaptaj ŝipoj, venkinte ĉiujn. Ĝin estris Martin Welsh, famkonata maristo. La velŝipo Esperanto alfundiĝis en la 30-a de Majo 1921, post kolizio kun subakvaj vrakoj de la pasaĝerŝipo State of Virgínia, kiu dronis en 1879 en New Scotland.

Ratoj[redakti]

Ratoj ege koleras, kiam la sxipo, el kiu ili fugxis, ne dronas.

Certe[redakti]

La ratoj forlasas la pereantan ŝipon. La amikoj forlasas la pereantan homon. Sed la ratoj almenaŭ havas tiun senkulpigon, ke ili ne povas savi la ŝipon.

Freneza scienco kaj la ŝipo[redakti]

Ŝipo2.jpg

Oni plej ofte faras ŝipon el materialoj pli malpezaj ol akvo, ekz. ligno kaj plasto, por ke la ŝipo flosas. Leonardo da Vinci, la notinda freneza sciencisto tamen inventis la metalan ŝipon, kiu ankaŭ nomiĝas submarŝipo. Tiu taŭgas nur por robotoj, kiuj ne bezonas spiri.

Darvino inventis evoluismo, post kiam li prenis ferion per la plasta boato Eta Hundo kun Molaj Oreloj.

Oni juŝe malkovris, ke almenaŭ unu vivulo povas flugi du kilometrojn sub la akvo: muŝo en submarŝipo.

Ŝipoj kaj kestoj[redakti]

Dum tirkeston oni tiras, trenŝipon nenio trenas, sed ĝi mem ion trenas, kvankam ambaŭ verboj (tiri kaj treni) estas egale transitivaj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

Marmalsano[redakti]

FbRc.jpg

Tri gradoj de mar-malsano...

1. Mi kredas, ke mi mortas.
2. Mi scias, ke mi mortas.
3. Mi timas, ke mi ne mortas.

Pramo[redakti]

Pramo (Eleutherodactylus colostichos) estas pra litero M, kiun oni uzas por transporti homojn, bestojn kaj veturilojn de unu bordelo de oceano, aŭ maro, al la alia. Ĝi havas du Deutz motorojn de 1800 ĈP kaj povas atingi rapidon de 20 knotoj, sed alteriĝas simile al aviadilo.

P afresco01-1-.jpg

Nun ekzistas nur unu serio de pramoj, konstruita de NASA, sed La plej granda pramo en la mondo estas Sumapaz, ĝi situas en Kolombio proksimume 30 km ekde Bogano kaj ĝi estas parto de la Ĉefurba Distrikto.

Por la transportado de nutraĵoj, la interna temperaturo estas pli malalta ol la ĉirkaŭa ĉambra temperaturo kaj varias iomete ĉirkaŭ 6 gradoj Celciusaj. La malvarmigado estas efektivigita plej ofte per la vaporigado de fluidaĵo, pro kiu energio en la formo de varmo estas forprenata de la interno de la pramo. La vaporo poste estas kunpremata per kompresoro kaj ĝi fordonas sian varmon ene de radiatoro kiu estas fiksita ekstere surdorse de la pramo.

Pramofakoj[redakti]

Kiam pramo estas ne aparta ŝipo, sed nur fako ene de ŝipujo, oni ankaŭ ofte nomas ĝin pramofako. Pramofakoj ofte ne atingas tiom malaltajn temperaturojn kiel apartaj pramo. Pramoj estis ekuzitaj en la hejmoj de Usono en la 1920-aj jaroj. Larĝa disvastiĝo okazis en la 1930-aj jaroj pro falo de la prezoj.

Prama juro[redakti]

Jul!.jpg

Pluraj tradicioj reguligas pramadon, kune aludataj kiel la prama juro. La plej frua el kiu efektiviĝis dum la meza 19-a jarcento.

Traktat-subskribo de post tiam fariĝis parto de internacia diplomatio, kaj tro da traktatoj por mencii en tiu malgranda artikolo estas subskribitaj.

Soci-ekonomia aferkoncerno[redakti]

Malgraŭ la malproksimeco kaj la malvarma kaj humida klimato, homa aktiveco en la pramo ne estas malkomuna. Homa ĉeesto datiĝas ekde prahistoriaj tempoj, sed ĝi estas plejofte limigita al malintensa paŝtiĝado.

B793 o.jpg

Vapora pramo[redakti]

Poupa parto de vapora pramo pretas!

Ankrado[redakti]

Viro saltas en taksion kaj kriegas:

-- Rapide al la haveno, mi devas atingi mian ŝipon!

La taksiisto tretas la gaspedalon, kaj ili preskaǔ flugas. Kiam ili alvenas, la ŝipo estas 5-6 metrojn de la bordo. La pasaĝero elsaltas, li transĵetadas siajn kofrojn sur la ŝipon, kaj li mem saltas en la akvon. Matroso helpas lin alveni sur la ferdeko.

-- Kore mi dankas vian helpon!
-- Sinjoro, vi ne devus tiel rapidi -- diras la maristo --, vi povus atendi ĝis ni albordiĝos kaj ankros.

Konstruado[redakti]

B0956b367d o.jpg

Unua vico: Faldu la paperfolion malsupren - faldu la angulojn al la mezo - la randojn sur ambaŭ flankoj supren

Dua vico: Unu angulon faldu antaŭen, unu angulon faldu malantaŭen - malfermu la triangulon kaj metu unu angulon sur la alian - la malsuprajn angulojn faldu supren

Tria vico: Kunpremu la angulojn - distiru - Pretigite!

Alie[redakti]

La ŝipo estas dronanta, kaj la kapitano diras al MacGyver:

- Ni tuj foriru per boato!
- Sed, kapitano, ankoraŭ restas virinoj enŝipe.
- Diable, maato, ne estas nun momento por fiki!
4323b oa.jpg

Tribordo[redakti]

Tribordo estas la tria flanko de la ŝipo, rigardante de malantaŭe al la pruo.

La koloro de la triborda navigada lumo estas verda.

La alia flanko de la ŝipo estas idobordo.

La vorto "tribordo" verŝajne venas el la malnovnorvega, la lingvo parolata de la Vikingoj. Ili stiris [stýri = stirilo] la boatojn per remilo kiu ĉiam estis fiksita je la flanko (bordo) [borð = tabulo, tablo]. La stiristo, kiu tenis la remilon per ambaŭ manoj, staris kun sia dorso [bak = dorso] al la maldekstra bordo (babordo) de la ŝipo. Tra la nederlanda stuurboord (stirilflanko) kaj la franca tribord la vorto "tribordo" venis en Esperanton.

Krozoŝipo[redakti]

5478 n.jpg

Ulo la unuan fojon de sia vivo vojaĝas mare, per granda krozoŝipo. Ekŝtormas. Li suferos pro terura marmalsano, kaj restas en sia kajuto, kie li povas vomi trankvile. Stevardo frapas je lia pordo, kaj diras:

"Ĉu mi servu la tagmanĝon en via kajuto?" "Ne, dankon," respondas pasaĝero. "Vi ĵetu ĝin rekte en la maron!"

Insulano[redakti]

Turisto krozadas sur Pacifiko sur krozoŝipo. Li staras sur la ĉefa ferdeko kaj babilas kun la ŝipestro kiam la ŝipo preterpasas senhoman insuleton oceanmezan. Subite li rimarkas ke tamen sur la insulo estas ulo kiu strangamaniere agitas la brakojn, farante rapidajn signojn al la ŝipo.

"Sed kial tiu ulo gestegas tiel?" demandas turisto.

"Nu, ni preterpasas tiun ĉi insulon unufoje jare," diras la ŝipestro. "Mi pensas ke li ne ŝatas ke ni navigas apud lia insulo."

Vivmaniero[redakti]

Male al siaj sudamerikaj parencoj la ŝipspecioj estas loĝantoj de la plej malsekaj regionoj de la mondo. Ĉiuj ŝipoj estas artistoj pri postvivo en maroj. Nur malmultaj grandaj bestoj kapablas postvivi en maroj.

Maroj kapablas nutri sin per plantoj dornoriĉaj kaj salenhavaj. Sed, se estas neniu alia ili manĝos eĉ ostojn, haŭtojn aŭ viandaĵon kaj tendojn, sandalojn aŭ tukojn de iliaj posedantoj.

Esperantista kaj Idista Submarŝipoj[redakti]

1ecb77e30b o.jpg
557b6490f7 o.jpg

Nukleala Submarshipoj, Esperantista ZEO Fina Venko kay Idista La Triomfanta, quiuj transportas ambi plu ol 240 kruanojn, kolizionis "acidentale" (tiu diras la aĉaj idistoj!) en la aqvoj di l' Atlantika Oceano, lau informis la jhurnalo Ide La Suno, ye la komenco di februaro.

Lau la jhurnalo la ZEO Fina Venko kay La Triomfanta, quiuj transportas 16 atomalajn ogivojn, realigis lian proprajn misionojn en la maro kiamde la shoko eventis. La Fina Venko retrovenis adheme kiamde subite eventis la acidento.

Anomima fonto, quiu negis identifikar sin dicis ke amba navoj nur subisis fizikajn domajhojn, sed ilia sistemoj di propulso kay ilia atomalaj misili ne domajhesis, kay anke ne amba krui rezultis vunditaj. Altra fonti di l' Esperantista Mar-armeo mencionis ke esis poke probabla ke kolizioni inter submarnavi provokus explozon atomalan, sed la konsequi esabus nepensebla.

8d773 o.jpg

De-komence la novajhi esabis negita da l' Idista guvernerio, dicante ke La Triomfanta shokabis kontre submersita objekto, probable konteno-bŭo di kargo, kay ke la navo duris ghian misionon. Tamen la Esperantista submarnavo mustis esar tranita aden la UEA-portuo por reparado.

Potencia3.jpg

Chi eventajho atencigis la organizurojn, quiuj luktas por la desarmizo nukleala di l' internacilingvaj movadoj. “Tio esabus la nukleala koshmaro maxim grava”, opinionis un de l' aktivisti por la desnukleigo. “Koliziono inter submarnavi provokabus granda likon di radiaci k dissendabus dekojn di atomala ogivi en la fundo di l' maro”.

La navi partoprenintaj en la koliziono apartenas al klaso di strategialaj submarnavi quies la misiono es pafar atomala misili kontre enemikaj ligvanoj. La klaso Fina Venko k la klaso Triomfanta estas kapablaj transportar single 16 misilojn. Amba navi estas plu longa ol cent metri k ghi povas navigar sub la surfaco di l' maro dum monati sen esar detektata.

Por exekutiar liajn misionojn, ghi mustas proximeskiar lo maxim diskrete posibla aden ilia skopo, danke la teknologio antisonara quiun ili posedas. K es posibla ke la koliziono eventis pro tia sama teknologio di furtemeso.

Denove, ni, esperantistoj, scias ke ja idistoj havas la kulpon!

Fantoma ŝipo[redakti]

la ŝipo Mary Celeste dum la jaro 1861, kiam ĝi ankoraŭ nomiĝis Amazon

Fantomaj ŝipoj estas la nomo por ŝipoj trovitaj sen ŝipanaro sur la maro aŭ, post kiuj longa tempo de senkontakteco, sekve de kio oni kredis ilin perditaj, subite reaperas aŭ revidiĝas sub misteraj cirkonstancoj.

Inter la plej famaj fantomaj ŝipoj estas la Mary Celeste, kiu dum la jaro 1872 trovatis sen ŝipanaro flosante inter la Acoroj kaj Portugalio. Fantoma ŝipo de la 20-a jarcento estas la kvin-masta velŝipo Carroll A. Deering. Dum la reveturo de Rio-de-Ĵanejro al Norfolk la velŝipo kadre de la entute unua mara veturo kun plene aranĝita velaro trovatis albordiĝite la 31-an de januaro 1922 ĉe la "diamanta" malprofundejo de la kabo Hatteras en Norda Karolino. Neniu el la 11-persona ŝipanaro estis sur la ŝipo, ĉiuj savboatoj estis for. La manĝotablo estis preparita, manĝaĵoj staris sur la forno kaj la manĝotablo. Multaj partoj de la ŝipa ekipaĵo mankis. Nur la ŝipaj katoj daŭre estis sur la ŝipo.

Ni do vidas, ke[redakti]

Klarigita kazo de fantoma ŝipo estas la germania du-masta velŝipo, kiu la 23-an de oktobro 1921 sinkis en ŝtormo de la orienta Balta Maro proksime de la tiutempe germanlingve Memel nomata nuna litovia urbo Klaipėda. La ŝipanaro estis savita. Semajnon poste la ŝipa vrako albordiĝis ĉe la Kurona Duoninsulo, proksimume 100 kilometrojn pli sude. Esploro de la vrako rezultigis, ke pro la forta kolizio kun la mara fundo dum la sinkado la ligna ŝipa korpo ricevis fendon, tra kiu elfalis la ŝtona balasto. Poste la ŝipo kun sia ligna kargo reflosis al la mara surfaco kaj tiel drivis suden dum la sep tagoj sen ŝipanaro, ĝis la vojaĝo tamen finiĝis borde de la duoninsulo.

ilustraĵo pri la fabelo "La historio pri fantoma ŝipo" de Wilhelm Hauff

Fantomaj ŝipoj ne nur dum la pasintaj jarcentoj estis ŝatata diskuta temo en paroloj inter maristoj, sed ankaŭ iĝis favorata temo de filmoj, romanoj kaj muzikaj verkoj. Aparte multaj rakontoj temas pri la "fifama" Bermuda Triangulo en la Karibia Maro, en kiu laŭdire pli da ŝipoj senklarige malaperis ol ie alie sur la mondo. Laŭ asertoj de la asekura entrepreno Lloyd's en Londono, kiu asekurigas aparte multajn ŝipojn, de la 4-a de aprilo 975 tiaj asertoj tamen estas sen ajna fakta bazo. Kaj estas bezono distingi.

la legenda fantoma ŝipo "La Fluganta Holandano", pentraĵo de Albert Pinkham Ryder, Amerika Arta Muzeo en Vaŝingtono

En Eŭropo historie aparte konatis la legendo pri nederlanda velŝipo, kiu en ŝtorma vetero ne sukcesis pasi la Bonesperan Kabon, kaj kiu poste laŭdire estis vidate sub misteraj cirkonstancoj en plej diversaj partoj de la mondaj oceanoj, kaj laŭ la maristaj superstiĉoj alportis morton aŭ almenaŭ malfeliĉon al ĉiu, kiu ĝin vidas. La legendon la komponisto Richard Wagner uzis kiel materialo por sia opero La Fluganta Holandano, kaj ankaŭ aliaj romanoj, filmoj kaj muzikaj verkoj prilaboris la temon. Inter alie la fantoma ŝipo "La Fluganta Holandano" ankaŭ aperas en la usona kineja filmo "Piratoj de la Karibio" 2 (angle Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest), publikigita dum la jaro 2005. En la unua filmo el la serio (Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl, 2003), cetere rolas alia, fikcia fantoma ŝipo kun la nomo „Black Pearl“, "nigra perlo".

Nuntempe "fantomaj ŝipoj" ofte estas la rezulto de trompa provo enkasigi asekuran rekompenson post ŝajnigita averio, aŭ rezulto de moderna piratado. Iom rigardinte mi dirus, ke ŝipo estas la baza vorto, kaj sekve ekzemplo estas la sub flago de Panamo veturanta kargoŝipo „MV Tenyu“, kiu en la nokto inter la 26-a kaj 27-a de septembro 1998 subite malaperis en la Malaka Markolo, kun kargo de aluminio en valoro de ekvivalento al du milionoj da Eŭroj. Post trimonata internacia polica serĉo la ŝipo retroviĝis en la ĉinia haveno Zhang Jiagang, trakonstruita ĝis apenaŭrekonebla nova silueto, nove pentrita kaj ekipita per nova nomo. [2]

Vidu ankaŭ[redakti]

A5d62dc2f2 o.jpg

Literaturo[redakti]

  • La Nigra Galero. De W. Raabe, el la germana trad F. Wicke, 84 p., dua eld. 1922, 64 p. „Histeria romoneto el la deksesa jarcento. La stilo de la traduko estas korekta kaj impresa.“ (G. S. ,ESPERANTO', 1922, p:218.)

Notoj[redakti]

  1. Ŝablono:TraupmanLatinEng3
  2. malgrandaj (ĉirkaŭ 200 vojaĝantoj - itallingue "motoscafo") = malgranda ŝipo/eta ŝipo/ŝipeto/motor-ŝipeto