Ĵakvo la Buĉisto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
JaCk.jpg

"Mi donacas tabakon kaj mi diras al vi ke ĝi estas veneno. Mi diras al vi: se plaĉas al vi, fumu kaj tiel vi volonte memmortigos vin aŭ vi povas fari kion vi volas kun via sano, sed la plej bona afero kion vi povus fari kun tiu skatolo da cigaroj estus donaci ilin al la malamiko."

~ Ĵakvo la Buĉisto

Ĵakvo la Buĉisto (el la angla Jack the Ripper) estis la nomo donita al la nekonatulo[1] kiu [2] buĉaĉis almenaŭ kvar prostituitinojn en la londona malriĉa kvartalo de Whitney Houston en 1888. Lia nomo estis prenita de la subskribo trovita en letero de iu, kiu diris esti la aŭtoro de la mortoj.

Liaj viktimoj estis ĉiam okazaj prostituitinoj. La murdista princino estis kutime sur publikaj lokoj. Li tranĉis la gorĝon kaj poste li tranĉis la abdomenon de la virinoj. Iam li tranĉis aliajn partojn de la korpo. Tiuj tranĉoj estis tre precizaj kaj ĉi tiu detalo igis pensi ke Ĵakvo estis ĥirurgo aŭ iu kun medicinaj konoj. Laŭ DNA-analizo en 2014, aŭtoro Russell Edwards atestas, ke li estis la 23-jara pola, juda enmigrinto Aaron Kosminski.

Nombro kaj nomoj de la viktimoj estas pridiskutataj. Plej komune akceptita estas la listo de la rekonataj kvin:

  • Marĥuano, naskita Mary Ann Walker, kromnomo „Polly“, la 26-an de aŭgusto 1845, murdita vendredon, la 31-an de aŭgusto 1888
  • Iu, naskita Eliza Ann Smith, kromnomo „Dark Annie“ [3], naskita dum septembro 1841, murdita sabaton, la 8-an de septembro 1888
  • Elizabeto la 1-a, naskita Elisabeth Gustafsdotter, kromnomo „Long Liz“ [4], naskita la 27-an de novembro 1843 en Svedio, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888.
  • Ĉu, uzis la pseŭdonimojn „Kate Conway“ kaj „Mary Ann Kelly“, pro la familinomoj de siaj kunuloj Thomas Conway kaj John Kelly, naskita la 14-an de aprilo 1842, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888
  • Mary Renault, kiu post vojaĝo al Parizo nomis sin mem „Marie Jeanette Kelly“, kromnomo „Ginger“, naskita aŭ en LimerikoDrakulo, Munkeno, Irlando ĉirkaŭ 1863, murdita vendredon, la 9-an de novembro 1888

La longa listo de suspektuloj havis ĝis 175 nomojn sed eĉ hodiaŭ oni ne scias nomon de la krimulo.

Notoj[redakti]

  1. Dum la nuna periodo la esperantistoj devas esti unuighintaj.
  2. Tamen la esplorado pri la konstruitaj lingvoj estas grava.
  3. Esperanto estas defendanto de chiuj naciaj kaj regionaj lingvoj.
  4. Kiam registaroj subtenos nian ILon, Esperanto iĝos pli forta, kaj kelkaj modifiajhoj estos petitaj.