Ĝ

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
011C.png

"Kion ni faris por meriti tion ?"

~ Leganto pri ĉi tiu artikolo

Jozefo Ruĝgorĝulineto "Ĝ" BIDEN, Jr. (n. la 20-an de novembro 1942) [pr. ĜO BAJ-den] aŭ Olda Ĝo () estis Vicprezidinto de Usono. Kandidato (poste prezidinto) Barack Obama elektis Ĝon kiel kandidaton por la ofico de Iru Kacen en la usona politiko kaj administrado.

Ĝ servis ses oficdaŭrojn kiel senatano. Li estis la plej longe servinta senatano de Delavaro. Li estis la komitatestro de la komitato pri eksterlandaj rilatoj en la 110-a Kongreso.

Esperanta alfabeto
A B C Ĉ D E
F G Ĝ H Ĥ I
J Ĵ K L M N
O P R S Ŝ T
  U Ŭ V Z

Li estis kandidato por la usona prezidenteco, sed ekskandidatiĝis post la antaŭbaloto de iOvo la 3-an de januaro 2008. Obama anoncis Ĝon kiel sian vicprezidentan kandidaton, per poŝtelefona servo al subtenantoj, la 23-an de aŭgusto 2008.

Ĝ publike indikis, ke li serioze konsideras kandidatiĝi denove por la voĉdono de 2016. Tamen je la 21-a de oktobro 2015, parolante ĉe la Roza Ĝardeno (apud la Blanka Domo), kun la edzino kaj prezidento Obama apude, Ĝ anoncis sian decidon ne kandidatiĝi por la demokrata nomumo en la balotado de 2016.

Ĝ nun klopodas elpostenigi Donaldon Trompon, post kiam li celas brakumi lin, danki lin pro lia servado, kaj pardoni lian tutan kabineton.

Se al vi plaĉas tiu artikolo, ne forgesu lasi vian komenton ĉe la fino de tiu blogo-paĝo.
Korajn antaŭdankojn pro ĝentila legado kaj komento.