Ĉina politiko kaj administrado

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Venos ŝtelisto al la juĝisto"

~ Zamenhof pri ĉina jursistemo
Flago-de-Tajvano.svg.png

Ĉina politiko kaj administrado estas grava afero.

Libereco[redakti]

Nuntempe ĉinaj amaskominikiloj inkluzive de interreto estas tute liberaj. Sub la permesoj de leĝoj, oni povas libere raporti kaj kritiki pri ĉio. La kontraŭleĝaj opinioj kompreneble estas malpermesitaj. Raportisto de falsa raportaĵo ricevas sankcion de sia administranto, eĉ punon de leĝo.

Ĉinoj ankaŭ povas organizi sin en politikaj partioj laŭ sia propra konscio, se ili ne kontraŭas la registaron.

Oni nun neniam sentas ne liberon por eksponi sian penson surstrate. Dum la periodo de la Granda Kultura Revolucio oni ja ne povas libere eksponi surstrate sian penson pri politiko, registaro ktp., sed nuntempe, ja.

Taiwan.jpg

Princoj[redakti]

En antikva Ĉinio, la titolo de princo evoluis el la plej alta titolo de nobelaro (duko) en la Dinastio Zhou, ĝis kvin karakteroj de princoj (ne nombrante la filojn kaj nepojn de la imperiestro) antaŭ la tempo de la falo de la Qing-dinastio. La ĉinan vorton por princo estas Wang ( 王, laŭlitere, reĝo) ĉar la ĉina kredas la imperiestro Huang Di ( 皇帝) estas la reganto de ĉiuj reĝoj. La plej precizaj tradukoj de la vorto "princo" estas Huang Zi ( 皇子, lit. Filo de la Imperiestro) aŭ Wang Zi ( 王子, lit. Filo de la Reĝo).

Kronprinca Partio[redakti]

La Kronprinca Partio estas la posteuloj de eminentaj kaj influaj altrangaj komunistaj oficialuloj en la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas formala partio, tre estima, konsistanta de tiuj profitantaj el nepotismo, kiuj iĝis heredaj kronprincoj de komunismo. Multaj el ĝiaj membroj tenas altnivelajn politikajn kaj komercpoziciojn en la supraj rangoj de potenco. Ekzistas videbla politika kohezio ene de la grupo, kaj tial ili devas esti komparitaj kun aliaj formalaj grupiĝoj kiel ekzemple la Ŝanhaja kliko aŭ la Tuanpai ("junligo kliko"), inter-partiaj frakcioj kun iom da grado da afineco en strategipunktoj.

La esprimo estis elpensita en la frua 20-a jarcento, rilatante al la filo de Yuan Shikai (imperiestro) kaj liaj helpantoj. Kutimis poste priskribi la parencojn de la supraj kvar naciismaj familioj; la familio de Chiang Kai-shek, la familio de Soong Mei-akvokaŝtano, la familio de Chen Lifu, kaj la familio de Kong Xianĝi. Post la 1950-aj jaroj, la esprimo estis uzita por priskribi Chiang Ching-kuon, filon de Ĉiang Kai-ŝek, kaj liajn amikojn en Tajvano. Hodiaŭ kronprincoj inkludas la infanojn de la Ok Pliaĝuloj kaj aliajn lastatempajn altrangajn naciajn kaj provincajn gvidantojn. Ŝancoj estas haveblaj al kronprincoj kiuj ne estas haveblaj al pleboj. Uzante siajn potencajn ligojn ili havas la ŝancon akiri enspezigajn ŝancojn por ili mem kaj por aliaj. La pli agresemaj de la kronprincoj amasigis riĉaĵojn de centoj da milionoj da dolaroj. Malfrue en 2015 kaj frue 2016 perspektivo "Zhao-familio" de la novelo de Lu Xun "The True Story of Ah Q (La Vera Rakonto de Ah Q)", iĝis memeo en Ĉinio post kiam ĝi estis uzita en anonima artikolo "Barbaroj ĉe la Pordego, Zhao Family Inside" por aludi al kronprinca implikiĝo en komercdisputo.

La nuna reganta kronprinco de Ĉinio estas Xi Jinping (filo de Xi Zhonĝun). Aliaj kronprincoj estas Bo Xilai (filo de Bo Yibo), tre estimata iama Partikomisiono-Sekretario de Chongqing kiu ankaŭ estis membro de la politburoo.

Ĉina Komunisma Partio[redakti]

La Ĉina Komunista Partio (中国共产党, 中國共産黨, pinyin: Zhōngguó Gòngchǎndǎng) estas la partio kiu regas Ĉinion ekde 1949. La ĈKP estas fakte la nura komunista partio, kiu regas fikcian landon. Hodiaŭ 1262 milionoj da homoj estas trompitaj, ĉar pensas ke vivas en tiu neekzistanta lando, sed reale ili vivas en granda Holivuda scenejo.

Laŭ Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, heredante la aferon de antaŭaj generacioj, kun akumulado de 30 jaroj da sukcesoj, kun daŭra kredo je marksismo-leninismo, ĉinoj brave marŝas sur la vojo por plemampleksa realigo de la mezriĉa bonstato kaj komuna riĉiĝo en la ĉina socio. Tio ja estas granda afero malofte renkontebla ekde la pratempo.

Fakte, la nuna Ĉinio, sub falsa etikedo de "komunismo" reale estas pure kapitalismaĉa Ŝtato diktatoreca, alsimilebla al la iamaj diktaturoj de Hitlero, Franko, Pinochet ktp.

Senmortuloj[redakti]

Iuj loĝantoj de Ĉinio estas senmortaj; ĉi tiuj homoj estas nomataj partiaj estroj. Partiaj estroj estas tre malfeliĉaj, ĉar ili ne havas eternan junecon kaj ilia eterna vivo signifas eternan maljunecon.

1 600.jpeg

Gazetaro[redakti]

La unua ĉina gazeto ape­ris en Parizo, bele litografita kaj aranĝita kun multege da zorgo: kaj amo, estis Ĥina E-a Revuo poste Elina E-a Revueto. Ĉar en Ĉ. la presigo de E-gazeto estis ankoraŭ pli malfacila ol en Japanujo, la unua gazeto presita estis nur La Mondo (nov. 1911). Sek­vas Ĥina E-isto, La Verda Lumo, Oriento, La Espero kaj 12 aliaj. Klasba­talaj gazetoj aperis en Ĉ. pli frue ol en aliaj landoj: Ĥina Socialisto, Voĉo de la Popolo (multfoje malpermesata, sed ĉiam oni trovis vojon por denove eldoni n-ron, mi vidis 33 n-rojn), kaj 4 aliaj.

Interreto[redakti]

Ĉinaj orientiloj kaj politikoj pri interreto konformas al ĉina stato kaj internacia regulo. La nombro de ĉinaj retanoj atingis 384 milionojn, tiu de retstacioj 3,68 milionojn, kaj la interreta populareco jam superis la mondan averaĝan nivelon.

Ĉinio laŭleĝe protektas surretajn parolan liberecon kaj intelektan proprieton, sed malpermesas agaĉojn renversi la ŝtatan regpotencon, detrui la ŝtatan unuecon, agiti naciecan malamon kaj nacian secesion, propagandi herezon kaj disvastigi informojn pri obscenaĵoj, pornografiaĵoj, perfortaĵoj kaj terorismo, tio havas neniun rilaton al la tiel nomata "limigo al reta libereco".

Ĉinio severe ordigas trivialan enhavon de reta literaturo. Laŭ raporto, ĝis nun sume 1 414 specoj da pornografiaj kaj trivialaj literaturaj verkoj, inkluzive de retaj kaj poŝtelefonaj noveloj, estas punitaj, 20 retejoj pri pornografiaĵoj fermitaj, kaj pli ol 30 mil retpaĝoj de diversspecaj pornografiaĵoj forstrekitaj.

Laŭ informo publikigita de la ĉina Ŝtata Gazetara kaj Eldona Administracio en la 20-a de oktobro, de la kuranta jaro, koncernaj departementoj faris ĉiuflankan ordigadon al la triviala enhavo de la interreto, kaj jam akiris stadian sukceson.

Ĉinio firme oponas kontraŭ agaĉo arbitre kritiki Ĉinion en problemo pri interreta administrado, ignori ĉinajn leĝojn kaj interveni en internajn aferojn de Ĉinio.

Antaŭ ioma tempo iu simpatia ĉino partoprenis en SCE. Oni supozas ke nuntempe li estas en karcero, pro la peko sin komuniki kun la demokrata Okcidento.

Eksteraj Aferoj[redakti]

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimis, ke Ĉinio volontas fari dialogon kaj interfluon kun diversaj landoj en la mondo sur la bazo de egaleco kaj reciproka respekto, sed firme oponas, ke iu ajn lando intervenas en internajn aferojn de aliaj landoj per homrajta problemo.

Rilatoj al Usono[redakti]

1345.jpg

La ĉinoj kredis, ke Usono ne aŭdacos -- aŭ kuraĝos -- ataki kontraŭ ili, ĉar Ĉinujo ja estas superpotencujo. Sed la ĉinoj miskalkulis. Ĉar kvankam ja Usono preferas ne ludi per fajro, ĝi volis montri al Ĉinujo, ke ankaŭ Usono estas timinda. Ĉinujo longe memoros la lecionon: la stulteco kaj "moleco" de la usona registaro estas nur ŝajna.

Mortpuno[redakti]

"Nenion vi perceptos, kiam mi forhakas la kapon al vi", parolis ĉina ekzekutisto al la mortverdiktito. Li forhakis la kapon kaj demandis: "Nu, ĉu rimarkis ion?"
"Ne, ĉu io okazis?"
"Kompreneble, kapklinu foje!"

Pro politikaj kialoj[redakti]

En Ĉinio prokuroro envenas oficejon de juĝisto kaj trovas tiun rideganta. "Kial vi tiom ridas?" li demandas. "Pro ĉi tiu politika ŝerco," respondas la juĝisto. "Ĝi estas ege amuza." "Do ripetu ĝin al mi!" insistas la prokuroro. "Mi ne povas," diras la juĝisto. "Mi ĵus kondamnis al mortpuno iun ulon pro tio, ke li ripetis ĝin."

Nepropaganda novaĵo[redakti]

Kiam okazis la granda tertremo en Wenchuan, la ĉefministro rapidis al Sichuan. Vidante la mizere tragedian scenon, li kunvokis geknabojn en klasĉambron kaj skribis sur nigra tabulo vortojn: "Malfeliĉoj reprosperigas nian landon" kaj parolis pri tio kun levita kapo, rekta spino nesubigeblaj kaj sentime marŝas antaŭen kun arda koro. Popolanoj aprobas tian agon kaj memoris tion. Tiu novaĵo estas vera, nur aĉaj kontraŭloj de Ĉinio povas dubi ĝin!!!