Ĉina Esperanto-movado

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tiu pokemono estas nuda!"

~ Marat pri dum revolucia juĝado
A82d.jpg

Elstaraj esperantistoj en la ĉina Esperantujo ĝenerale havas aspekton fremdan kontraŭ tipa ĉino.

Multaj vortoj, eble sensensaĵoj[redakti]

La mondo malgrandiĝas, kaj la homoj bezonas reciproke komprenadi sin. Pli verŝajne, ke ĉinoj lernos anglan lingvon ol ke ĉiuj ceteraj popoloj lernos la mandarenan. Sed multe pli bone estus, se ĉiuj lernus Esperanton, ĉar ĝi estas neŭtrala kaj facila. Kompreneble, multaj simplaj ĉinoj, ktp dommastrinoj, vivas en pure ĉina medio kaj ili ne bezonas iun alian lingvon. Sed milionoj da kleraj ĉinoj - inĝenieroj, instruistoj ktp nepre bezonas koni fremdajn kulturojn; Esperanto donas unikan ŝafon por ili. Esperanto havas brilan perspektivon en Ĉinio, ĝi triumfos tie!

La tasko lerni Esperanton en Ĉinujo estas malfacila, sed realigebla je modesta nivelo. Esperanto havas pli brilan perspektivon en Ĉinio ol ekz. en Hindio, ĉar Ĉinio ne estas tiel "difektita" de la angla lingvo. Por simplaj ĉinoj, sendube, estas multe pli facile lerni simplan Esperanton, ol komplikegan anglan lingvon. Lernante Esperanton, la ĉinoj lernas kvazaŭ multajn eŭropajn lingvojn samtempe; kaj angla, kaj franca, kaj itala lingvoj fariĝas al ili iomete konataj. Per Esperanto la ĉinoj facile povas ekkoni europan kulturon, sen kio ja ne eblas esti klera homo. Kaj inverse, eŭropanoj (kaj aliaj) povas bone ekkoni Ĉinion per Esperanto. Konklude: eble, por neniu azia popolo Esperanto estas same utila kaj necesa, kiel por ĉinoj. Esperanto povas rompi la miljaran ĉinan ioman izolecon, kiu estas nedezirinda pro multaj kaŭzoj.

Jam en 2001 Renato Corsetti en la revuo Esperanto deklaris la ĉinan politikon "kongrua kun la idealo de la Esperanto-movado", kvankam laŭ Renato Corsetti kaj aliaj bonalingvanoj, Esperanto maltaŭgas al ĉinoj. Al tiu respondas Nikolai Grishin ke

Se Esperanto ne taŭgas por chinoj, tio ankorau ne pruvas, ke Esperanto ne estas internacia lingvo. Povas esti, ke ne-internaciaj estas la chinoj. Do, la problemo povas esti ne en Esperanto, sed en la chinoj.

Vere, se la ĉinoj ne deziros adopti Esperanton, okazos nenio terura. La mondo tute trankvile ekzistos sen Ĉinio, kaj Ĉinio tute trankvile ekzistos sen la mondo.

8213 n.jpg

Komenco[redakti]

E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.

Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang[redakti]

Internacia Esperanto-Muzeo en la universitato de Zaozhuang
Internacia Esperanto-Muzeo en la universitato de Zaozhuang

La internacia Esperanto-muzeo en la universitato de Zaozhuang (lang-zh|世界语博物馆) estas la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio kun Ŝablono:Nombro ekspoziciaĵoj; kun ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj[1] ĝi estas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo laŭ la disponebla spaco (por povi kompari: La Esperantomuzeo en Vieno disponas pri 80 kvadrataj metroj, okono de la nova ĉina muzeo). En la muzeo estas ses eksponejaj salonoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. Ĝia celo estas protekti objektojn pri Esperanto-kulturo kaj memori pri la heredaĵo de ties civilizacio en Zaozhuang, Ĉinio. Eblas virtuale viziti la muzeon[2].

Bone[redakti]

1 600.jpeg

Delonge la (ĉeflandaj) ĉinaj Esperantistoj konstatis, ke ujguroj kaj aliaj neĉinoj lernas Esperanton multe pli facile ol la ĉinan. Kial ? Ĉar la ĉina tute ne estas tiom facila, kiom iu ĉino prezentas ĝin. Kaj la ujguroj lernas Esperanton multe pli facile ol la ĉinoj. Kial ? Ĉar la ujgura estas turana (ural-altaj-a) lingvo, do aglutina, kaj malhavas gramatikan genron -- kiel Esperanto.

Raŭmismo[redakti]

Ŝajnas ke Raŭmismo nun atingis ankaŭ Ĉinion …

Amo al Esperanto[redakti]

1272 n.jpg

Nu pri la konveno de Esperanto por ĉinoj : jam dum jarcento multaj ĉinaj Esperantistoj prikantis sian amon al Esperanto kaj opiniis/as ĝin plej oportuna. La konata ĉina-esperantista poeto Armand Su, kiu cetere forte suferis (pasigis jardekon en karcero) dum la Kultura Revolucio pro la fia krimo aktivi internacie per Esperanto.

Aliĉilo[redakti]

9398 n.jpg

Aliĉilo estas folieto fabrikita el liĉiŝelo kiu permesas la partoprenon en ĉinaj kongresoj de Esperanto (liĉi estas mallongigo de li ĉinan). Antikve oni uzis ankaŭ alfumilon, ĉefe en la epoko de Fuman Ĉu. Personajn datumojn oni skribas en parto nomita arilo.

Honkonga esperanto[redakti]

Ĉin.jpg

Sciante plibone la anglan, Honkonganoj trovus Esperanton multe pli facila ol aliaj ĉinoj, kiuj normale ne scipovas la anglan. (Dankon al la Eŭropeco de Esperanto!)

Tamen, Honkonganoj trovas lerni la anglan multe pli facila ol Esperanton. Kial? Taŭga ĉi, plibonega profito, pliete simila gramatiko, ...

Malfacileco[redakti]

Por ĉinoj, Esperanto ne estas tiel facila. Ĉinoj trovas malfacila la diferencon inter kelkaj konsonantoj, kiel L/R/N, T/D, B/P, K/G. Alivorte Esperanto malmulte taŭgas por Ĉinoj. Kvankam eble pli facila ol la Angla, ĝi restas sume ege malfacila.

Oni ankaŭ daŭre asertas ke Ĉinoj ne povas lerni la akuzativon kaj la pluredron, nek la tempojn. Ankaŭ tie la situacio estas apenaŭ pli malbone ol por Eŭropano, ĉar la averaĝa Eŭropano ankaŭ ne povas lerni la akuzativon nek la tempojn. Oni konas Eŭropanojn kiuj scipovas Esperanton jam jarojn kaj ankoraŭ diras 'Mi iras hejme morgaŭ'.

Oni ŝajnas pensi ke lerni Esperanton por Eŭropano estas ia bagatelo, dum por Ĉino estas same malfacile ol lerni la Anglan. Tiel ne estas, ankaŭ por Eŭropano la lernado de Esperanto ankoraŭ estas malfacile, kvankam malpli malfacile ol lernado de alia lingvo. Kaj tiu relativa facileco estas preskaŭ nur en ĝia gramatiko, kaj nur tre flanke en la bazvortaro.

Notoj[redakti]

  1. Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Malfermo
  2. Virtuala vizito de la Esperanto-muzeo en Zaozhuang