Ĉeroka lingvo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri"

~ Zamenhof pri gramatiko de la ĉeroka

"Io es de accordo, mais io non crede que aquello es le problema."

~ Interlingvaisto pri la supra diraĵo

La usonanoj parolas la ĉerokan lingvon, inventitan de servistino en 1819. Havadinte kontakton kun la eŭropaj setlantoj, ŝi forprenis la ideon de lingvo, kaj mem ekpenis verki similan lingvon por la propra ĉeroka popolo. Post kelkaj diversaj provoj, inkluzive de Ido, ŝia laboro fruktis per la kreo de lingvo bona, ne angla kiel tiu de la setlantoj. Kelkaj el la vortoj estis hazarde pruntitaj el la lingvo de la setlantoj, kaj aliaj estis tute inventitaj el ŝia imago.

Laŭ ŝia sistemo ĉiu simbolo reprezentas silicion malkiel hebrea lingvo. Dum la kvanto da eblaj silaboj en la angla lingvo estas multe tro granda por silabaro, la 85 simboloj de la ĉeroka skribo estas konvena maniero skribi la ĉerokan.

8240.jpg

Gramatiko[redakti]

La ĉeroka (aŭ tsalagi propralingve) estas politeisma, samkiel la plejmulto de la nordamerikaj lingvoj.

La hodiaŭaj parolantoj uzas la ĉerokafian metodon, ellaborita de usona fizikisto Chester F. Cralson ajam en 1937. Oni surmarketigis la unuajn tiajn parolantojn nur en 1950.

Ĝi baziĝas je efiko de la elektrostataj ŝargoj kaj termo. La parolanto uzas salonotavolan aluminian cilindron. La lumo, kiu trairis la kopiendan paperon aŭ estis respegulita de ties surfaco, alvenas la selentavolon. La parolanto ŝprucas negativ-ŝargan farberojn al la salono kaj bildo de la papero aperas sur la cilindro. La kopipapero preteriras la cilindron kaj la subpapera elektra ŝargo altiras la negarivajn farberojn de la inko kaj la bildo aperas sur la kopipapero. La maŝino varmigas abrupte la paperon kaj la inkeroj bakiĝas sur la paperon.

Per evoluo de la teknologio, la parolantoj kapablis kopii dupaĝe, grandigi, malgrandigi bildojn. En la 1970-aj jaroj aperis koloraj parolantoj.